PMEG

23.1.3. Specialaj uzoj de unu

La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita ĉi-antaŭe kune kun la aliaj nombraj vortetoj. Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn signifojn kaj uzojn.

Unu por sameco, unikeco «

Iafoje unu havas apud la baza nombra signifo la kroman nuancon, ke temas pri unu sama afero, aŭ ke io estas sola, unika:

  • La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.FE.37La loĝantoj de unu sama regno...

  • Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi.Nm.15 Ne estu alia leĝo aŭ alia rajto por la fremdulo.

  • Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito.FA4.91...en unu sama lito.

Unu por individueco «

Unu estas ofte uzata antaŭ O-vorto por montri individuecon aŭ identecon:

  • Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus.FA3.36 La parolanto scias, pri kiu kokino temas.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.FE.15

Individueca unu ofte kontrastas al (la) alia:

  • Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia.FA3.77

  • Unu kokino sidis apud la alia.FA3.36

  • Mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.

Pronomeca unu «

Unu estas ankaŭ uzata individuece sen posta O-vorto. Ofte oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata, sed iafoje aldono de O-vorto nur ĝenus. Tiam unu estas uzata pronomece:

  • Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11

  • Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.M.202

Tre ofte pronomeca unu estas uzata kontraste al (la) alia aŭ iafoje al (la) dua:

  • Unu babilis, alia kantis.FA2.134

  • Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia.FA4.25

  • Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco.FA4.101

  • Restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon.M.101

Legu ankaŭ ĉi-poste pri la esprimo unu... la alia.

Unuj «

Kiam individueca aŭ pronomeca unu estas uzata pri pluraj individuoj, ĝi ricevas la finaĵon J:

  • En la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj.OV.80

  • Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato.OV.93

  • El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12

  • Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton.M.139

Nuntempe oni ofte uzas iuj anstataŭ individueca aŭ pronomeca unuj, kvankam principe iuj kaj unuj esprimas iom malsamajn nuancojn.

En ekstremaj okazoj eĉ unikeca unu povas ricevi J-finaĵon:

  • Mi [...] alkalkulas min al [...] popolo, kies tuta historia misio konsistas [...] en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro.L1.106 Ĉiu el la diversaj idealoj estas unika en sia speco. Tia uzo de unuj nuntempe apenaŭ aperas. Se tiu ĉi ekzemplo estus verkita hodiaŭ, oni kredeble uzus la samaj idealoj.

Unujn «

La formo unu ne povas ricevi la finaĵon N. Tio estas baza regulo, kiu ĉiam validas, ĉu unu montras nombron, ĉu ĝi montras individuecon, ĉu unikecon: Oni ne vidis eĉ unu.FA1.118 Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon *unun*.

Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finaĵon, ĉar unuj neniam povas esti nombrovorto. Ĝi ĉiam montras individuecon aŭ unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte:

  • Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn.FA2.148

  • Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.

Kelkaj volas, ke unu povu libere ricevi N-finaĵon, kiam ĝi montras individuecon, kaj kiam ĝia frazrolo principe postulas N-finaĵon. Kelkaj eĉ eksperimente praktikas tion: *Oni ne vidis eĉ unun.* *Mi trovis nek unun, nek la alian.* Estas vero, ke la regulo, kiu malpermesas *unun*, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ĝi estas tre bona el vidpunkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finaĵon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi ĉiufoje, ĉu unu montras nombron, unikecon aŭ individuecon. Unuj tamen ĉiam montras individuecon aŭ unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post ĝi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Uzado de *unun* kaŭzus nur konfuzon sen alporti multe da praktika utilo.

Duondifina artikolo «

Individueca unu povas montri, ke afero estas konata al la parolanto, sed ne al la aŭskultanto. Tiel estas en kelkaj el la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Tiam temas pri duondifina unu, kiu estas speco de difinilo.

Unu, iu kaj certa «

Ofte oni legas, ke individueca unu estas egala al iu. Tio ne estas vera. Ambaŭ estas individuecaj vortoj, sed ili montras malsamajn nuancojn.

Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li parolas (dum la aŭskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de la priparolata individuo estas nekonata aŭ neklara, aŭ ke la identeco ne estas grava:

  • Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj. La parolanto scias, kiu el la amikoj ĉi tie loĝas.

  • Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj. La parolanto (verŝajne) ne scias, kiu el la amikoj loĝas ĉi tie.

Ofte oni povas uzi iu anstataŭ unu, kiam ne estas grave montri, ĉu la individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Ĝi montras, ke la parolanto ja scias la identecon.

Certa havas interalie signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli forta. Ĝi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed verŝajne ne al la aŭskultanto): En certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus.Rz.9 La esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo.OV.377 Hieraŭ vizitis min certa sinjorino Schmidt.

Evitado de unu «

La multspeca uzo de unu ŝajnas stranga al iuj, interalie ĉar lernolibroj malofte klarigas ĝin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas malriĉigo de la lingvo, ĉar ĉiuj ĉi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj ĉiuj tiuj nuancoj estas utilaj.

Unu... la alia «

Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aŭ havas alian nesubjektan rolon:

  • Tiuj gejunuloj amas unu la alian. Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. Ĉiu el ili amas ĉiun alian el ili.

  • Ili donis florojn unu al alia. Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. Ĉiu el ili donis florojn al ĉiu alia el ili.

  • Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia.Er.36 Li kunigis unu tapiŝon kun la alia.

Oni povas preskaŭ ĉiam uzi unu... (la) alia sen J-finaĵoj. Laŭbezone oni tamen povas aldoni J-finaĵon al alia kaj ankaŭ al unu depende de la celita senco: La junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj.FA4.92 Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon unujn: La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn.La registaroj ĵetas unujn homojn kontraŭ la aliajn homojn.

Alternativoj al unu... la alia «

Anstataŭ unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si aŭ alia pronomo:

  • La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke.FA2.80La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.

  • Ĉiuj sin reciproke komprenas.Ĉiuj komprenas unu la alian.

  • Ili reciproke turnas al si la dorson.Ili turnas la dorson unu al la alia.

  • Ni donis al ni reciproke la manojn.FA3.77

Oni ankaŭ povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la reciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito.FA3.76

Oni povas ankaŭ uzi inter prefiksece ĉe verbo, ofte kune kun si aŭ alia pronomo, aŭ la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu ĉiam signifas unu kun la alia aŭ simile:

  • Ili sin interakuzas.Ili akuzas unu la alian.

  • Ili interparolas.Ili parolas unu kun la alia.

  • En la interkona vespero la kongresanoj interkonatiĝas....la kongresanoj ekkonas unu la alian.

  • Ili estis tre amikaj inter si.BV.58Ili estas tre amikaj unu al la alia.

  • “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259...miksi unu kun la alia...

  • Ni devas interparoli. Ni devas paroli inter ni.Ni devas paroli unu kun la alia.

  • Vi devas bone rilati inter vi.Vi devas bone rilati unu kun la alia.

  • Ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.FA3.18Ni dividos malĝojon kaj ĝojon unu kun la alia. Ĉi tie reciproke emfazas la reciprokecon.

Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: *Ili amas sin unu la alian.* Diru simple: Ili amas unu la alian.

En la esprimo inter si ne ĉiam validas la normalaj reguloj por si.

Iafoje la pronomo si sola montras reciprokecon, sed tio eblas nur kiam la kunteksto ne lasas dubon pri la senco: Ili sin kisas!Rz.79Ili kisas unu la alian! / Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.PE.2330Sinjoroj batas unu la alian...

Iafoje, kiam la kunteksto klare komprenigas, ke temas pri reciproka ago, oni ne bezonas aparte montri tion: Ili parolis.Ili parolis unu kun la alia. / La knabino kaj la knabo kisas....kisas unu la alian. / Vi devas bone rilati....rilati inter vi.