PMEG

11.5. Tria persono

En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, nivi (aŭ ci), estas nomata “la tria persono”. Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.

Li kaj ŝi «

Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.FE.16

  • Mi vokas la knabon, kaj li venas.FE.16

  • Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas.FE.16

  • Li estas mia onklo.FE.18

  • Ŝi estas mia onklino.

  • Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.FE.36

  • Ŝi estas lavistino.

  • Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.FE.39

  • Ŝi fianĉiniĝis.

  • Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

  • Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.FE.39

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.FE.26

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.FE.31

  • “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino.FE.21 Ŝi = la patrino.

  • Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.FE.35

  • Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon.

  • Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

  • Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino]: “Nu, mia filino?”FE.21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira personola homo:

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Li respondas ĉi tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13

  • Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29 Lila malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s.

Noto: Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li – eĉ sola “i” estas proponita! – sen praktikaj rezultoj. Ankoraŭ neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaŭ en unu-nombro: *Ĉiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaŭ eblas ion novan proponi.

Ĝi «

Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri senseksaĵo:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.FE.16

  • Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis.FE.20

  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.FE.22

  • La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.FE.33

  • Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.FE.17 Ĝinla petitan trinkaĵon.

  • Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li.FE.42

  • Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.FE.42

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.FE.16

  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.FE.18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzu liŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.FE.26

  • La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo.FE.31

  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva.FA1.14

  • Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis.FA4.230

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi liŝi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi liŝi, sed ankaŭ ĝi eblas:

  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.PE.1508 Ĉi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa. Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.

  • Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj.FA2.36 El fabelo, en kiu rolas birdoj.

  • Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco!FA4.143 Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri la sama koko uzas li.

En fabelo oni povas uzi liŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel persono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:

  • La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu ĉi-poste):

  • Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo aŭ subfrazo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

  • Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon.Rt.19 Ĝi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.

  • Ĝi estis varmega posttagmezo.Rt.83 La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu ĝi.

Iafoje Zamenhof uzis ĝi, kie oni nun preferas tio. Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Tio estas uzata por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, aŭ por nedifinita afero (= tiu afero):

  • Mi estis apud ŝi! – Jes, mi ĝin scias.BV.72Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

  • Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon?Rt.45 Se ĝi reprezentas ion neklaran, eble la sonon de frapado sur pordon, oni prefere uzu tio, sed en la kunteksto temas fakte klare pri homo, kaj li estas preferenda.

  • Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Ĝin estas duoblaĵo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaŭ uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

  • En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo.M.20 Nun oni dirus simple: Estis virino... Aŭ: Ŝi estis virino... Aŭ eble: Tio estis virino...

Ili «

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno.FE.16

  • Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.FE.16

  • Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo.FE.16

  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.FE.9

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo, Nikolĉjo, Erneĉjo, Vilhelĉjo, Manjo, Klanjo kaj Sonjo.FE.38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni «

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.FE.16

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.FE.31

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

  • La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo.FE.40

Normale oni montras ĉiun ajn homon, sed iafoje ĝi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton.FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj homoj malhelpis al li.

  • Oni alportas la tagmanĝon.Rz.26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

  • La malpura aero malsanigas onin.

  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.

  • Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne eblas en Esperanto: – Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas.