PMEG

11.4. Dua persono

Vi «

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata “la dua persono”. Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen unu-nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malĝuste diri, ke vi estas multe-nombra pronomo uzata ankaŭ unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge ĉu unu-nombra, ĉu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:

  • Sinjoro, vi estas neĝentila.FE.16

  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.FE.16

  • Vi estas infanoj.FE.16

  • Mia hundo, vi estas tre fidela.FE.16 Oni parolas al hundo kvazaŭ al persono.

  • Vi amas vin mem.FE.18

  • Sidigu vin, sinjoro!FE.39

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14

  • Ĉu vi amas vian patron?FE.41

  • Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble.FE.41

Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni plej ofte forlasas ĝin.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni.

Ci «

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:

  • Ci skribas (anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”).FE.16 Tio ĉi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko (“la 16 reguloj”) aperas nek ci nek cia. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.

Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.

Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pronomon. Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de familiareco aŭ insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:

  • “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.FA1.203 En la originala teksto aperis ci-simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alternative traduki ekz. jene: “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde, kara filo, vi ricevos nian filinon!”, ĉar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin “filo”.

Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.

La kunmetaĵo ci-diri (aŭ cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pronomo en alilingva interparolo: – Kial ŝi ofendiĝis? Mi ne komprenas ilian lingvon. – Mi pensas, ke li ci-diris al ŝi, kaj tion ŝi ne permesas.