PMEG
45. Literaturo
Akademiaj Studoj 1983. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press. Bailieboro, Kanado, 1983
Akademiaj Studoj 1984. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press. Bailieboro, Kanado, 1984
Akademiaj Studoj 1985. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press. Bailieboro, Kanado, 1985
Akademiaj Studoj 1987. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press. Bailieboro, Kanado, 1988
Akademiaj Studoj 1988-1990. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press. Bailieboro, Kanado, 1990
Aktoj de la Akademio 1963-1967. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9). <http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/> [enhavas interalie enketojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj kaj pri la vortfarado]
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. 2a eldono, Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). <http://akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/> [enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan]
Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, Francujo, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11). [enhavas interalie la Liston de Normaj Landnomoj]
Albault, André: Naŭ Prelegoj pri la Fundamento. Iltis-Eldonejo, Saarbrücken, Germanujo, 1990
Butler, Montagu C[hristie]: Esperanto-English Dictionary. Brita Esperanto-Asocio, London, Britujo, 1967
Butler, M[ontagu] C[hristie]; Merrick, F.: Muzika Terminaro. Kun alfabeta indekso de David G. Hill. Muzika Esperanto-Ligo, Sofia, Bulgarujo, 1992 [represo]
Cherpillod, André: Nepivaj Vortoj. La aŭtoro, Courgenard, Francujo, 1988
De Hoog, H[endrik] A[rie]: Du Malsanoj en Esperanto. Kia-ismo. Tiom-Kiom-ismo. Hällabrottet, Svedujo, 1954
De Hoog, H[endrik] A[rie]: La senpera verbigo de adjektivoj. Artur E. Iltis, Saarbrücken, Germanujo, 1978 [represo de la eldono “Den Haag 1955”]
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Esperantista Centra Oficejo. Paris, Francujo, 1919 (Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka)
Esperanta Bildvortaro. Tradukita el la Germana de Rüdiger Eichholz. Esperanto Press, Bailieboro, Kanado, 1988
Günkel, Claus. J.: GuVo. Gunkela Vortaro. Provizora 2a eldono, Paderborn, Germanujo, Aprilo 1994
Kalocsay, K[álmán]: Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono, Pirato, Oosaka, Japanujo, 1970
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]; Bernard, R[oger]: Parnasa Gvidlibro. 3a eldono, Edistudio, Pisa, Italujo; Heroldo de Esperanto, Madrid, Hispanujo, 1984
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1980
Kalocsay, K[álmán]: Vojaĝo inter la Tempoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1966
Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto—Deutsch. Helmut Buske Verlag, Hamburg, Germanujo, 1999
La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. Eldonis kaj redaktis J[uan] Régulo [Pérez]. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1961
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2002
Moirand, Daniel: Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, Belgujo, 1990
Nomura, Rihej: Zamenhofa Ekzemplaro. Nagoja Esperanto-Centro, Nagoya, Japanujo, 1989
Piron, Claude: La Bona Lingvo. Pro Esperanto, Wien, Aŭstrio; Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, Hungarujo, 1989
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento. Redaktoris Gaston Waringhien. 4a eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 1987
Pokrovskij, Sergio: Komputada leksikono. Redakcio 26a, Novosibirsk, Rusujo, Julio 2003, <http://purl.org/net/kameleono/KompLeks/UTF8/>, 22 Oktobro 2005
Poŝatlaso de la Mondo. Redaktoris Ludmila Jiroušková. Kartografie, Praha, Ĉeĥujo, 1971
Saussure, René de: La Vort-Teorio en Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrücken, Germanujo, 1982 [represo de la eldono “Genève 1914”]
Setälä, Vilho; Vilborg, Ebbe; Støp-Bowitz, C[arl]: Esperanto — Moderna Lingvo. Fondumo Esperanto, Helsinki, Finnlando, 1965
Ŝulco, Rikardo [Schultz, Richard]; Bermano, Hermano [Behrmann, Hermann]: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Esperanto-Centro, Paderborn, Germanujo, 1989
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Raportis Th[éophile] Cart. Esperantista Centra Oficejo. Paris, Francujo, 1909 (Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria)
Vatré, Henri: Neologisma Glosaro. Eta postrikolto al PIV. 3a eldono, Iltis-Eldonejo, Saarbrücken, Germanujo, 1989
Velger, Helmuto [Welger, Helmut]: Kontribuoj al la Norma Esperantologio. Enkonduko. Ekspertizetoj. Kritikoj. Info-servo r.a., Marburg/Lahn, Germanujo, Oktobro 1999, <http://www.info-servo.de/Kontribuoj.htm>, 22 Oktobro 2005
Vilborg, Ebbe: Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumoj 1 — 5. Eldona Societo Esperanto, Malmö, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995 (vol. 1 — 4), Stockholm, Svedujo, 2001 (vol. 5)
Vleminck, Christiane de; van Damme, Émile: Grammaire ABC d’espéranto. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, Belgujo, 1990
Waringhien, Gaston: Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1959
Waringhien, Gaston: 1887 kaj la sekvo. Eseoj IV. Stafeto, Antverpeno, Belgujo; La Laguna, Hispanujo, 1980
Wells, J[ohn] C[hristopher]: Concise Esperanto and English Dictionary. Hodder and Stoughton Ltd, Dunton Green, Sevenoaks, Britujo, 1969
Wells, John C[hristopher]: Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1978
Wennergren, Bertil: Bertil Wennergrens Nya Esperantokompendium. Eldona Societo Esperanto, Malmö, Svedujo, 1990
Wüster, Eugen: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. 1a — 4a partoj (“A” — “korno”). Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923
Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963. (Vidu ankaŭ <http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/>.)
Zamenhof, L. L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, Aŭstrio, 1995]
Fontoj de Zamenhofaj ekzemploj « «
Multe da klopodoj estas faritaj por prezenti la Zamenhofajn ekzemplofrazojn en kiom eble senŝanĝa formo. Mallongigoj estas faritaj nur kiam necese, kaj tio ĉiam estas montrita per la signoj “[...]”. Klarigaj aldonoj aperas inter rektaj krampoj: “[aldona teksto]”. Iafoje la uzo de fina punkto aŭ demandosigno devis pro mallongigo de la ekzemplo esti ŝanĝita. Tio ne estas montrita. Iafoje ankaŭ malgravaj ŝanĝoj rilate al frazkomencaj majuskloj estas faritaj senkomente.
Iafoje grasa skribo, substrekoj aŭ ia speciala litertipo troviĝis en la origina teksto. Tio devis esti forprenita senkomente, ĉar en PMEG grasaj literoj kaj substrekoj estas speciale uzataj por atentigi pri gravaj partoj de la ekzemploj.
La ekzemploj ne venas rekte el Zamenhofaj manuskriptoj, sed el presitaj eldonoj, kaj diversaj redaktoroj kaj kompostistoj staras inter ni kaj Zamenhof. Tial multaj malgravaj detaletoj, kiel ekz. uzo de majuskloj, ne estas ĉiam vere Zamenhofaj. Iafoje redaktoroj faris eĉ sufiĉe gravajn ŝanĝojn. En PMEG aperas ĉiam tiu formo, kiun la ekzemplo havas en la presita eldono (krom evidentaj malgravaj preseraroj, kiuj estas korektitaj senkomente).
Ekzemploj kun ia tre dubinda (eĉ erara) formo, kiu povus konfuzi lernantojn, estis ĝenerale evitataj.
En tre fruaj tekstoj estis uzataj tabelvortoj je AN, kiuj poste estis ŝanĝitaj al AM. Tiaj malnovaj formoj estas ĉiam ŝanĝitaj en la novajn, krom en unu ekzemplo.
Legu pli ĉi-poste pri ŝanĝoj en la Biblio.
Ĉe ĉiu Zamenhofa ekzemplo ĝia fonto (originala verko de Zamenhof aŭ traduko fare de li) estas montrita per postmetita mallongigo jene:
ekzemplo[FA1.153] = ekzemplo el Fabeloj de Andersen, unua parto, paĝo 153
Ciferoj post mallongigo montras paĝonumeron. Esceptoj estas FE (la Fundamenta Ekzercaro), kie la ciferoj montras numeron de ekzerco, PE (Proverbaro Esperanta), kie ili montras numeron de proverbo, kaj la Bibliaj libroj, kie la ciferoj montras numeron de ĉapitro.
La uzataj mallongigoj estas la jenaj:
| BV | Dickens, Charles: La Batalo de l’ Vivo. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. Stead’s Publishing Office, London, Britujo; Hachette kaj K., Paris, Francujo, sen dato |
|---|---|
| DL | Dro Esperanto [Zamenhof L. L.]: Dua Libro de l’ lingvo Internacia. Kajero No 1. Ĥ. Kelter, Varsovio, 1888. [represo en Unua etapo de Esperanto 1878-1895. (iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof, originalaro I). Eldonejo ludovikito, Kyoto, 1989] |
| FA1 | Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Unua Parto. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1926 |
| FA2 | Andersen, [Hans] [Christian]: Fabeloj de Andersen. Dua Parto. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1926 |
| FA3 | Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Tria Parto. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1932 |
| FA4 | Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Kvara Volumo. Tradukis el Germana traduko L. L. Zamenhof. 1a eldono, Heroldo de Esperanto, Bruselo, Belgujo, 1963 [represo en Fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1990] |
| FAnt | La Antaŭparolo en la Fundamento de Esperanto |
| FE | La Ekzercaro en la Fundamento de Esperanto |
| FG | La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento de Esperanto |
| FK | Zamenhof, L.: Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. 18a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Nederlando, 1992. [Aperas en PMEG nur ekzemploj el Krestomatiaj tekstoj, kiuj estas certe Zamenhofaj. Vidu p. 446 en la Krestomatio.] |
| Gm | Ŝalom Alejĥem: La Gimnazio. Tradukis L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1924 (eldonita en unu volumo kune kun Rn) |
| H | Shakespeare, W[illiam]: Hamleto. Reĝido de Danujo. Tradukis L. L. Zamenhof. Librairie Hachette et Cie, Paris, Francujo, 1902 |
| IT | Goethe, [Johann Wolfgang von]: Ifigenio en Taŭrido. Dramo en kvin aktoj. Tradukis L. L. Zamenhof. 3a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1929 |
| L1 | Leteroj de L.-L. Zamenhof. I. 1901-1906. Prezentis kaj komentis G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 1948 |
| L2 | Leteroj de L.-L. Zamenhof. II. 1907-1914. Prezentis kaj komentis G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 1948 |
| LR | Lingvaj Respondoj |
| M | Orzeszko, Eliza: Marta. Tradukis L. L. Zamenhof. 4a eldono, Editions françaises d’espéranto, Marmande, Francujo, 1968 |
| OV | Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1929 |
| PE | Zamenhof, L. L.: Proverbaro Esperanta. Alfabete ordigis kaj provizis per indeksoj C[amille] Rogister. Stafeto, La Laguna, Hispanujo, 1961 (Rimarku, ke la numeroj de la “proverboj” estas en tiu ĉi eldono tute aliaj ol en la originala Proverbaro Esperanta.) |
| Rn | Heine, Henri [Heinrich]: La Rabeno de Baĥaraĥ. Tradukis L. L. Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1924 (eldonita en unu volumo kune kun Gm) |
| Rt | Schiller, Frederiko [Friedrich]: La Rabistoj. Tradukis L. L. Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1928 |
| Rz | Gogol, N[ikolaj] V[asilievič]: La Revizoro. Tradukis L. L. Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris, Francujo, 1928 |
| UL | Dr Esperanto [Zamenhof L. L.]: Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Por Rusoj [“La Unua Libro”]. Kel’ter, Varšava, 1887 [represo en Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. (Eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kolekto 1). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1991] |
| UV | La Universala Vortaro en la Fundamento de Esperanto |
Bibliaj ekzemploj « «
La Sankta Biblio, Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj. Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Londono, Britujo; Nacia Biblia Societo de Skotlando, Edinburgo, Britujo, sen dato
La Malnovan Testamenton de la Biblio tradukis Zamenhof, sed poste “Biblia Komitato” reviziis la tekston (laŭ peto de Zamenhof). Ekzemploj el la Malnova Testamento estas do plej ofte plene Zamenhofaj, sed iafoje povas esti diferenco inter la Biblia teksto kaj la origina Zamenhofa traduko. (En PMEG ne aperas ekzemploj el la Nova Testamento, kiun ne tradukis Zamenhof.)
Ciferoj post mallongigo de Biblia libro montras numeron de ĉapitro. La jenaj mallongigoj estas uzataj:
| AK | Alta Kanto de Salomono |
|---|---|
| Am | Amos |
| Cf | Cefanja |
| Dn | Daniel |
| Er | Eliro, Dua Libro de Moseo |
| Es | Ester |
| Ez | Ezra |
| Gn | Genezo, Unua Libro de Moseo |
| Hŝ | Hoŝea |
| Ĥb | Ĥabakuk |
| Ĥg | Ĥagaj |
| Ij | Ijob |
| Jes | Jesaja |
| Jĝ | Juĝistoj |
| Jĥ | Jeĥezkel |
| Jl | Joel |
| Jn | Jona |
| Jr | Jeremia |
| Js | Josuo |
| Kr1 | Kroniko, Libro Unua |
| Kr2 | Kroniko, Libro Dua |
| Lv | Levidoj, Tria Libro de Moseo |
| Mĥ | Miĥa |
| Ml | Malaĥi |
| Naĥ | Naĥum |
| Neĥ | Neĥemja |
| Nm | Nombroj, Kvara Libro de Moseo |
| Ob | Obadja |
| Pk | Plorkanto de Jeremia |
| Pr | La Predikanto |
| Ps | La Psalmaro |
| Re | Readmono, Kvina Libro de Moseo |
| Rĝ1 | Reĝoj, Libro Unua |
| Rĝ2 | Reĝoj, Libro Dua |
| Ru | Rut |
| Sm1 | Samuel, Libro Unua |
| Sm2 | Samuel, Libro Dua |
| SS | La Sentencoj de Salomono |
| Zĥ | Zeĥarja |
Origina Zamenhofa traduko « «
Kelkaj Bibliaj ekzemploj estas prenitaj el la origina neŝanĝita traduko de Zamenhof. Ili estas montritaj per aldona Z jene: ekzemplo[ErZ.21] = ekzemplo el la origina neŝanĝita Zamenhofa traduko de Eliro, ĉapitro 21.
La originajn Zamenhofajn tradukojn eldonis “Librejo Hachette kaj K.” (“Librairie Hachette et Cie”), Paris, Francujo, 1908 (Ps kaj Re), 1909 (SS), 1911 (Gn), 1912 (Er), 1914 (Nm), 1921 (Lv), sen jaro (Pr).
