PMEG

4.2. Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:

  • Sekse neŭtraj radikoj:

    • Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fiŝo, homo, persono, infano k.a.

    • La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.

    • Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

    • Ĉiuj bestospecioj: bovo, kato, leono, ĉevalo, zebro, hundo, lupo, koko, ansero, pasero, ezoko, formiko, araneo, muŝo k.a.

    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, ĉefo, kamarado k.a.

    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, ŝoforo, geografo, redaktoro, studento, sklavo, mastro, majstro, moŝto, ministro, nobelo, turisto, fripono, heroo, pasaĝero, viktimo k.a.

    • Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leŭtenanto, kapitano, kolonelo, generalo, adjutanto k.a.

    • Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, diakono, katoliko, bonzo k.a.

    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Ĉino, Arabo, Cigano, Lapono, Judo, Apaĉo, Slavo, indiĝeno k.a.

  • Viraj radikoj:

    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo, ĝentlemano, masklo k.a.

    • La sufikso -ĉj-.

    • Familiaj radikoj: patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fianĉo, edzo, vidvo k.a. (sed la ĝenerala vorto parenco estas neŭtra).

    • Nobeloj kaj similaj altranguloj: reĝo, caro, princo, grafo, barono, ŝaho, mikado, emiro, samurajo k.a. (sed la ĝenerala vorto nobelo estas neŭtra).

    • Kelkaj religiuloj: monaĥo, abato, papo, rabeno, imamo k.a.

    • Specialaj virbestaj radikoj: taŭro, okso, kapono, stalono, boko k.a.

  • Inaj radikoj:

    • Evidente ina: femalo.

    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.

    • Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, nimfo, megero, putino, meretrico, gejŝo, madono, muzo, hetajro, subreto, almeo k.a.

El la tri grupoj la neŭtra estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn. Verŝajne iuj malkonsentas pri la klasado de iuj vortoj, sed estas klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Kiuj vortoj troviĝu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.

La klasado neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neŭtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila.

Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj kiel dio, diablo, anĝelo, feo, koboldo, fantomo kaj genio havas tre varian uzon depende de la diversaj tradicioj kaj imagoj pri tiaj estaĵoj. Iuj el ili tamen forte tendencas al vireco, ekzemple dio kaj feo. Se oni parolas pri inoj, oni do normale uzas diino kaj feino.

Seksaj afiksoj «

Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino: Ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: Ŝi estas aktor(in)o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN: Ŝi estas mia muzo.

Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro: Virhundoj agas alie ol hundinoj. Tiu rolo estas por vira aktoro. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR: Li estas reĝo. Se la radiko estas ina, oni povas aldoni VIR- aŭ vira por krei viran signifon, sed praktike tio malofte okazas: Li agas kiel virprimadono.

Per la prefikso GE oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neŭtra, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Kutime oni ne uzas GE antaŭ inaj radikoj, sed nur antaŭ viraj aŭ neŭtraj.

Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

Konfuzo «

Bedaŭrinde pri la signifo de iuj vortoj regas diversaj opinioj. Precipe vortoj por bestoj kaj profesiuloj estas neunuece uzataj. Vortoj kiel bovo, ĉevalo, ŝafo, hundo, tajloro, advokato kaj sekretario estas uzataj de kelkaj kiel viraj vortoj, de aliaj kiel neŭtraj. Konfuzo regas ankaŭ pri vortoj, kiuj finiĝas per ...ulo, ...ano, ...isto, ...estro, ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito kaj ...oto, pri popolaj vortoj kiel Anglo, Italo, Ĉino kaj Hindo, pri la vorto amiko k.t.p.

Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson IN al neŭtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke ĉe multaj neŭtraj vortoj oni ofte ne montras virseksecon, eĉ kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Ĉino kaj Ĉinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Ĉino, Svedo, kuracisto kaj lernanto ŝajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neŭtra. Tio estas eble mallogika, sed tre praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neŭtraj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Ĉinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur ĉe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, ĉu temas pri neŭtra aŭ vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj ĉiam montras nur virojn aŭ virbestojn.

Sed multaj firme neŭtraj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasaĝero, demokrato, turisto, besto, formiko, muŝo k.a., apenaŭ iam estas uzataj virsekse. Oni ne parolas pri ekz. homo kaj homino, persono kaj personino, infano kaj infanino, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire.

Legu ankaŭ pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj.

Evoluo «

La signifo de radiko ne estas ŝtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaŭ fakte evoluas kaj ŝanĝiĝas. Multaj vortoj, kiuj antaŭe estis uzataj preskaŭ ĉiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neŭtra signifo. Precipe ĉe profesioj la evoluo de la modernaj socioj ĉiam pli kreas bezonon de vortoj neŭtraj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi ĉiujn vortojn. La signifo de oftaj viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, reĝo k.a., tre malfacile ŝanĝiĝos. Ili estas kaj kredeble ĉiam restos viraj. Ankaŭ la inaj radikoj havas tre firman signifon, kaj oni apenaŭ povas imagi, ke ili iam fariĝos sekse neŭtraj.

Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtraj vortoj, sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi neŭtrajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neŭtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ baziĝas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambaŭ logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu insisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj ĝi tre ofte estas.

Ĝenerale estas konsilinde neniel provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj – tio ja nur pliigus la konfuzon! Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta, ŝajnas konsilinde doni al la radiko neŭtran signifon.

Seksa diskriminacio «

Iuj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar multaj vortoj estas baze viraj. Sed rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni vidas, ke plej multaj vortoj fakte estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtraj. Se iuj insistas ĉe tiaj vortoj ĉiam uzi IN, se temas pri ino, tiam estas diskriminacia ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj. Ĉe la sufiĉe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni ja devas uzi IN-sufikson, kiam temas pri ino, sed oni memoru, ke la uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio, kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas la diskriminacion, nur spegulas ĝin.

Iuj Esperantistoj ne volas vidi la lingvon trankvile evolui rilate al sekso, sed volas ĝin draste reformi. Oni proponadas diversajn novajn afiksojn kaj pronomojn por fari la lingvon “perfekta”. Tiuj reformoj efektive kaŭzus pli da problemoj ol ili solvus. En la praktiko ĉiuj tiuj klopodoj montriĝas vanaj malŝparoj de energio.