PMEG
38.2.20. IN
IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., ĉar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de O-vortoj, kaj pri IN en propraj nomoj.
IN ĉe neŭtraj vortoj «
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra. La vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:
- homo → homino = ina homo
- aŭtoro → aŭtorino = ina aŭtoro
- agento → agentino = ina agento
- pasaĝero → pasaĝerino = ina pasaĝero
- estro → estrino = ina estro
- besto → bestino = ina besto
- simio → simiino = ina simio
- muso → musino = ina muso
- mortinto → mortintino = mortinta virino
Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte.
IN ĉe viraj vortoj «
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon:
- patro → patrino = homino, kiu naskis infanon
- viro → virino = plenkreska homino
- knabo → knabino = juna homino
- onklo → onklino = fratino de patro aŭ patrino
- avo → avino = patrino de patro aŭ patrino
- fraŭlo → fraŭlino = needziniĝinta virino
- reĝo → reĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo
Inaj radikoj «
Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!), furio, gejŝo, femalo k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.
Figura uzo «
Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazaŭ inon:
- jambo → jambino = speco de verso, kies ritmon oni tradicie kaj figure nomas ina
- ŝraŭbo → ŝraŭbino = trueto, en kiun oni metas ŝraŭbon (oni teorie devus diri ŝraŭbingo, sed tiu vorto havas iom alian signifon)
Ordinara radiko «
- ino = ina besto (aŭ homo)
- ina = tia kiel ino, rilata al ino k.s.
- ineto = malgranda ina besto (aŭ homo)
- investaĵo = vestaĵo por virino, virina vestaĵo
- malino = vira besto aŭ homo (iafoje uzata ŝerce anstataŭ viro, sed ankaŭ serioze, kiam oni volas inkluzivi virhomojn de ĉiuj aĝoj)
Ŝajnafikso «
Apud heroino = “ina heroo”, kaj urino = “ina uro”, ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj “in” estas ŝajnsufikso. Ekzistas ankoraŭ multaj tiaj vortoj kun ŝajna IN-sufikso: kombino, margarino, maŝino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis ŝajnan IN-sufikson uzante “en” anstataŭ “in”: azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a.
Noto: Apud la Fundamenta plateno[UV], certa metalo, ekzistas dekomence ankaŭ la formo platino[UL-FK.233] kun la sama signifo. Ambaŭ estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaŭ tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aŭ simile pri tiaj aferoj.
Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj havas “in” kiel ŝajnprefikson. La historia signifo de tiaj “in” estas ofte en aŭ MAL: inaŭguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.
