PMEG

33.4.3. Rilataj subfrazoj – forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu – kiu, tio – kio, tiel – kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.

Tiu kiu «

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton. Kiu havas forton, havas rajton.PE.1004

  • Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. Plej bone ridas, kiu laste ridas.PE.1928

  • Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas sin...

  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. Mi pagis, al kiu oni devis.M.6

Oni normale ne ellasas solan tiuntiujn:

  • Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom laŭdis.*

Se tiu staras antaŭ O-vorto kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo:

  • Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. Li ankoraŭ ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo ŝanĝiĝus.

Tio kio «

  • Tio, kio pasis, ne revenos. Kio pasis, ne revenos.PE.949

  • Li tuj faris tion, kion mi volis. Li tuj faris, kion mi volis.FE.31

  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

Se tio kaj kio havas rolvorteton, oni prefere ne ellasu tio:

  • Marta renkontiĝis [...] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj.M.16 Ne: *Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...*

Tiam kiam «

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

  • Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

  • Kiam li estis ĉe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

  • Post tiam, kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto.FA1.161

  • De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ĝis kaj dum estas mem frazenkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam oni normale uzas antaŭ ol.

Tie kie «

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo:

  • Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.PE.873

  • Kie lumo ekzistas, [tie] ankaŭ ombro troviĝas.PE.884

  • Ŝi povis iri [tien], kien ŝi volis.FA1.44

Tia kia «

Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.

  • Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.Gm.53

  • Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon [tian], kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis.Rt.60

Tiel kiel «

Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel:

  • Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.PE.1763

  • Bojas hundido [tiel], kiel ĝi aŭdas de hundoj.PE.175

  • Ĉiu iras [tiel], kiel saĝ’ al li diras.PE.251

Tiom kiom «

Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom:

  • Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.Rt.66

  • Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.L1.168

Se antaŭ tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaŭ la kiom-frazo:

  • Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.Gn.4

  • Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.M.33

En tiaj frazoj oni povas eĉ ellasi kiom, ĉar ol sufiĉas kiel frazenkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies «

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties:

  • Kies ĝi estas, ties ĝi restu.

Tial kial «

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo.

Malsamaj rolmontriloj «

Ellaso de TI-vorto normale ne eblas, kiam la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ kiam unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Ĝi estas besto, kian vi timas.* Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.

Ne eblas: *Ili loĝas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi venas. Ankaŭ ne eblas: *Li devenas, kien mi iros.* Necesas: Li devenas de tie, kien mi iros. Ankaŭ ne eblas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaŭ tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loĝas.* Diru: Li venas de tie, kie mi loĝas.

Ĉe jen oni iafoje forlasas TI-vorton kontraŭe al la ĉi-antaŭa regulo:

  • Jen [estas] tio, kion diris Aĥitofel! Jen kion diris Aĥitofel!Sm2.17

Okaze oni vidas ankaŭ aliajn malobeojn de la regulo pri sama rolmontrilo. Se oni iafoje deflankiĝas de tiu regulo, oni estu atenta, ke la signifo ne malklariĝu.

Ne forlasu rilatan KI-vorton «

En kelkaj lingvoj eblas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne eblas en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, ŝi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaŭ tiu frazparto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.