PMEG 2023

13.1. Tabelvortoj – bazaj reguloj

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, ĉar oni povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankaŭ pri tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj, kaj pri la demando, ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj.

Antaŭpartoj «

KI- demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI- montrovorto
I- nedifinita vorto
ĈI- tutampleksa vorto
NENI- nea vorto

Postpartoj «

-U individua persono aŭ afero
-O afero
-A eco, speco
-ES posedanto (senca objekto, senca subjekto)
-E loko
-AM tempo, fojo (okazo, kondiĉo)
-AL kaŭzo
-EL maniero, grado
-OM kvanto (emfazita grado)

La ĝenerala signifo de ĉiu tabelvorto dependas de ĝiaj partoj. En la praktiko tamen iuj tabelvortoj havas signifojn, kiujn oni devas aparte lerni.

J-finaĵoj kaj N-finaĵoj post tabelvortoj «

La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N.

La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.

La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J aŭ N.

La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finaĵon. Ili ne povas ricevi J.

La tabelo «

Jen la tuta tabelo de la tabelvortoj kun mallongaj difinoj. Pli detalaj difinoj troviĝas en la klarigoj pri la diversaj tabelvortaj familioj:

KI- TI- I- ĈI- NENI-
-U kiu

demandovorto pri individua persono aŭ afero

tiu

montrovorto pri individua persono aŭ afero

iu

nedifinita individua persono aŭ afero

ĉiu

tutampleksa vorto pri individua persono aŭ afero

neniu

nea vorto pri individua persono aŭ afero

-O kio

kiu afero

tio

tiu afero

io

iu afero

ĉio

ĉiu afero

nenio

neniu afero

-A kia

de kiu speco

tia

de tiu speco

ia

de iu speco

ĉia

de ĉiu speco

nenia

de neniu speco

-ES kies

de kiu(j)

ties

de tiu(j)

ies

de iu

ĉies

de ĉiu(j)

nenies

de neniu

-E kie

en kiu loko

tie

en tiu loko

ie

en iu loko

ĉie

en ĉiu loko

nenie

en neniu loko

-AM kiam

en kiu tempo

tiam

en tiu tempo

iam

en iu tempo

ĉiam

en ĉiu tempo

neniam

en neniu tempo

-AL kial

pro kio

tial

pro tio

ial

pro io

ĉial

pro ĉio

nenial

pro nenio

-EL kiel

en kiu maniero/grado

tiel

en tiu maniero/grado

iel

en iu maniero/grado

ĉiel

en ĉiu maniero

neniel

en neniu maniero

-OM kiom

kiel multe

tiom

tiel multe

iom

ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte

ĉiom

la tuta kvanto

neniom

nenianombre, neniakvante

KI-vortoj «

La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:

  • Kio estas tio? Demanda kio.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?FE.7 Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.IT.41 Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.FE.31 Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.

  • Kia granda brulo!FE.31 Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene!FE.26 Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas!FE.17 Ekkria (kaj demanda) kio.

TI-vortoj «

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe diritan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan aŭ simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24 Tio montras antaŭe diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33 Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas?M.55 Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan aferon.

  • Ŝi estis en tiu momento tre bela.M.56 Tiu almontras antaŭe menciitan momenton.

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.FE.33 Tiu almontras ĉeestantan panon.

I-vortoj «

La tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:

  • Gerda [...] ricevis ion por manĝi kaj por trinki.FA2.71 Oni ne diras, kion ŝi ricevis.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136 La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo.BV.14 Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145 Ne estas dirite, kial ŝi ne sukcesis.

ĈI-vortoj «

La tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12 Ĉio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

  • Ĉiu homo amas sin mem.FE.18 Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.FE.14 Ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Nun ĉie regis ĝojo.FA1.79 Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ĝojo.

Ofte la kunteksto limigas la amplekson de ĈI-vorto:

  • Ŝia fratino en ĉio estas kulpa.FE.21 Ŝi ne kulpas pri ĉio en la mondo, sed pri ĉiuj aferoj, pri kiuj temas ĝuste nun.

  • La bela muziko ludis ĉiam plue.FA1.34 Ĉiam = seninterrompe dum tiu tuta tempo, pri kiu temas.

NENI-vortoj «

La tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas.FE.22 Ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28 Ne ekzistas maniero, en kiu mi povas vin kompreni.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35 Ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado.FA3.126 Neniu = neniu el la ĉeestantaj manĝantoj.

  • Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis.FA3.126 Absolute nenio = absolute nenio manĝebla.

NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon. Legu pli pri tio en la klarigoj pri neado.