PMEG

13.3. Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finaĵoj:

  • alia = ne la sama, diferenca

  • alio = io alia

  • alie = en alia okazo, en alia maniero

  • alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)

Multfoje oni proponis aldoni al la tabelvortoj la antaŭparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj eĉ praktikas tion uzante precipe la vortojn *aliel* kaj *alies*.

Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon. Multaj “alielistoj” konscias, ke alie ŝanĝus sian signifon al “en alia loko”, sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.

Alia en normala Esperanto signifas “de alia speco” aŭ “kun alia identeco”. La nova tabelvorto *alia* signifus nur “de alia speco”. Konsekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia ĉambro estas pli granda. Sed: *La aliu ĉambro estas pli granda.* Ili ankaŭ devus diri: *Ili amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenaŭ uzata, sed signifas principe “estu ali(ec)a”, ĉar ĝi simple estas la U-modo de la ĉi-antaŭe menciita verbo alii.

Noto: Oni povas tamen dubi, ĉu estus logike uzi la antaŭ *aliu*, ĉar antaŭ veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la. Estas malfacile diri, ĉu *aliu* signifus “la alia” aŭ simple “alia”. Sed tio ja gravas, ĉar la tabelvorto *aliu* ĉiuokaze ne estas ĝusta Esperanta vorto.

Oni ofte faras kunmetaĵojn kiel: de alia speco alispeca; kun alia formo aliforma; en alia signifo alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *aliuspeca*, aliaforma, *aliusignife*, ĉar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstataŭ la regula kaj normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Alielistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).

La ordinara alie povas signifi “en alia okazo”: Mi ja bezonas manĝi. Alie mi povas tute maldikiĝi.Rz.25 Ĝi ankaŭ povas signifi “en alia maniero”: Mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!FA1.71 *Aliel* povas signifi nur “en alia maniero” (kaj eble “en alia grado”). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankaŭ por “en alia okazo”. Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze**aliam*: Mi ja bezonas manĝi. *Aliam* mi povas tute maldikiĝi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed eĉ mallogike uzata reformo.

El la novaj tabelvortoj povus esti iom utila nur *alies*, per kiu eblus simpligi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian ĉambron, sed tiun de alia persono. *Li ne uzis mian ĉambron, sed alies.* Por ĉiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas tute bonajn esprimilojn, kaj eĉ por *alies* ekzistas tute uzinda alternativo, kiu ne postulas reformadon de la baza lingva sistemo, nome aliula (kaj eble ankaŭ aliies = ali-ies), vidu ĉi-poste. La eventualaj avantaĝoj de la nova tabelserio estas do tre malgrandaj, des pli se oni komparas kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kaŭzus tia reformo.

Tiuj ĉi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finiĝas per “i”. Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam verŝajne venus al neniu en la kapon, ke oni bezonas tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finiĝas per “i”. Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.

Ankoraŭ neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. aliealia, oni ne povas scii, ĉu kompreni laŭ la Fundamenta lingvo, aŭ laŭ la nova dialekto. Feliĉe tamen plej multaj ankoraŭ uzas la lingvon regule kaj logike.

Iafoje oni renkontas la argumenton, ke tute ne temas pri plena tabelvortigo de ALI, sed nur pri unu aŭ du tiaj vortoj, ekz. nur *alies* aŭ nur *aliel* aŭ simile. Laŭ tiu rezonado alie, alia kaj aliu retenu sian normalan signifon, kaj ĉio devus esti en ordo. Sed ne multe gravas, kion la uzantoj de tiaj novaj vortoj intencas. Gravas, ke la nura uzo de ekz. *aliel**alies* aŭtomate supozigas la ekziston de la plena familio de tabelaj ALI-vortoj. Komencanto, kiu renkontas la vorton *aliel*, lernante, ke ĝi signifas ”en alia maniero”, pro tio tute logike konkludas, ke alie devas signifi “en alia loko”, kaj sekve mislernas Esperanton.

La ŝajne senkulpaj vortetoj *aliel* kaj *alies* kunportas tiom da ŝanĝoj kaj malstabiligoj, ke oni devas rigore deadmoni de ilia uzo, kaj de ĉiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laŭ la reguloj de la Fundamenta Esperanto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenaŭ trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo, antaŭ ol ekuzi la novajn vortojn.

Evitenda reformo Oficiala Esperanto
*aliu* alia, aliulo
*alia* alia, alispeca, alieca
*alies* de alia (persono), aliula
*alie* aliloke
*alien* aliloken
*aliam* alifoje, aliokaze
*alial* alikaŭze
*aliel* alimaniere, alie
*aliom* alikvante

Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laŭ la kunteksto povas esti ekz. “posedata de aŭ apartenanta al alia persono”. Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene regulaj: Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi.OV.342 Uzo de aliula anstataŭ *alies* forigas la solan okazon, en kiu tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finaĵon kaj N-finaĵon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* fariĝas tiam: Li ne uzis mian ĉambron, sed aliulan.

Oni ofte proponas la “kompromisajn” formojn aliio, aliiu, aliies, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetaĵoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, kaj ne malmultaj uzas tiujn formojn, sed bedaŭrinde ne estas facile aŭdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p.