PMEG
15. O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
O-vortecaj vortetoj (aŭ O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus O-vortoj. Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj, ĉar ili anstataŭas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj.
A-vortecaj vortetoj (aŭ A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj.
O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksiĝas.
- La tabelvortoj je U estas pronomecaj kaj A-vortecaj.
- La tabelvortoj je O estas O-vortecaj kaj pronomecaj.
- La tabelvortoj je A estas ĉefe A-vortecaj, sed iafoje pronomecaj.
- La tabelvortoj je ES estas A-vortecaj.
- La estas A-vorteca.
- Ambaŭ estas pronomeca kaj A-vorteca.
- La liternomoj estas O-vortecaj.
O-vortecaj estas ankaŭ la personaj pronomoj. A-vortecaj kaj O-vortecaj estas la nombraj vortetoj.
