PMEG
11.1. Personaj pronomoj
| mi | ≈ la parolanto |
|---|---|
| ni | ≈ la parolanto kaj alia(j) persono(j) |
| vi | ≈ la alparolato(j) |
| li | ≈ la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso |
| ŝi | ≈ la priparolata ina persono |
| ĝi | ≈ la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto |
| ili | ≈ la priparolataj homoj, aĵoj aŭ bestoj |
| oni | ≈ neprecizigita(j) persono(j) |
| si | ≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu ne estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci) |
Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci ≈ “la alparolato” (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-nombre.
La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N: Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.
