PMEG

15.6. Liternomoj

La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La “o” de la konsonantaj nomoj ne estas O-finaĵo, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finaĵoj povas aldoniĝi, sed la “o” ĉiam restas.

La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finaĵo:

  • Tiu vorto komenciĝas per B [= “bo”] kaj finiĝas per A [= “a”].

  • Ŭ [= “ŭo”] estas U [= “u”] kun supersigno.

  • La vorto “lingvo” estas skribata: “lo, i, no, go, vo, o”.

  • Mi planas partopreni en la IJK [= “i, jo, ko”]. Rimarku, ke en tia mallongigo ĉiu litero estas elparolata kiel aparta vorto.

  • La nomo “Anno” estas skribata per du N [= “no”].

Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon aŭ N-finaĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:

  • Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Aŭ: ...per du B [= “bo”].

  • Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Aŭ: ...tri A [= “a”].

  • Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Aŭ: ...en tri IJK [= “i jo ko”].

  • Li elparolas la R-ojn [= “róojn”] tre forte.

Por uzi liternomon A-vortece aŭ E-vortece oni devas uzi A-finaĵon aŭ E-finaĵon (sed apenaŭ estas okazoj uzi verbajn finaĵojn):

  • La n-a [= “nóa”] potenco de dek. Matematika esprimo (la litero “n” simbolas ĉiun ajn nombron).

Noto: Multaj asertas, ke la “o” de la liternomoj ja estas O-finaĵo, sed normale ili tamen en la praktiko sekvas la ĉi-antaŭajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn ĉi helpvokalojn kiel verajn O-finaĵojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tiam la vortklasaj finaĵoj ricevas akcenton, kio normale neniam okazas.

La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-Esperantigitaj propraj nomoj kaj citaĵoj.

Ankaŭ multaj ne-Esperantaj liternomoj estas vortetoj.

Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono fariĝis vaste uzata. Oni restu ĉe la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias praktike, ĉar nur ili estas konataj de ĉiuj Esperantistoj.

En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile aŭdeblaj. Kiam en tiaj okazoj necesas klarigi la literumadon de vorto, oni povas uzi “literuman alfabeton”, kie ĉiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, Ĉefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, Ĝirafo, Hotelo, Ĥaoso, Insekto, Jubileo, Ĵurnalo, Kilogramo, Legendo, Maŝino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, Ŝilingo, Triumfo, Universo, Ŭ Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj plenaj Esperantaj nomoj.