PMEG

2.2. Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj «

En longaj vortoj povas aperi, krom la ĉefakcento sur la antaŭlasta vokalo, ankaŭ pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos ĉi-poste montrataj per maldekstrakorna supersigno: à, è, ì, ò, ù. Ĉefakcenton montras dekstrakorna supersigno kaj grasa stilo: á, é, í, ó, ú.

La vorto matenmanĝo povas elparoliĝi: matenmánĝo (sen kromakcento), matènmánĝo (kromakcento je e) aŭ màtenmánĝo (kromakcento je a).

Oni elparolas matenmánĝomàtenmánĝo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas matènmánĝo, se oni volas distingi la partojn de la kunmetaĵo. Oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri ĉefakcentoj. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas kromakcenton, oni povas ĝin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte eĉ malobeas la regulon pri ĉefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de matenmanĝo, ke ĝi fariĝas pli forta ol la ĉefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson MAL, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ĝia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed màlbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaŭ MAL estus aparta vorto: “mal bona”. Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj paŭzetoj «

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallongegajn paŭzetojn inter la partoj. Normale tiaj paŭzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Ĉi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn paŭzetojn:

  • Maten|manĝo kontrastas al ekz. vesper|manĝo.

  • Konk|ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj paŭzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, ĉar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj paŭzetoj.

Silaboj kaj silabolimoj «

En la PMEG-aj klarigoj pri akcentoj kaj kromacentoj estas parolado nur pri akcentataj vokaloj. En la vero oni akcentas ne nur vokalon, sed ankaŭ eventualajn apudajn konsonantojn, kiuj “apartenas” al tiu vokalo. Vokalo kune kun siaj konsonantoj formas tiel nomatan silabon, en kiu la vokalo kaj la konsonantoj elparoliĝas kune. Ĉiu vorto do konsistas el unu aŭ pluraj silaboj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-osi-stem-o kaj eble eĉ en ankoraŭ aliaj manieroj. Ĉiuokaze nur ĉe relative malrapida elparolo eblas vere aŭdi la subtilajn diferencojn inter tiaj diversaj manieroj dividi vorton en silabojn. Ofte unu divido povas esti la plej natura kaj komforta, sed ofte ekzistas pli ol unu bona eblo. Kiam oni skribe distranĉas vortojn inter linioj, oni ofte faras tion laŭ la silabolimoj.

Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj rekomendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras, ke tiu estas la sola ĝusta maniero trakti tiun vorton.

Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laŭ tiuj limoj. La malofta kunmetaĵo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu-do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel tiu vorto estas kunmetita, dum la ofta vorto konkludo (= rezulto de rezonado) kredeble ĉiam sonas kiel kon-klu-do.

Foresto de akcento «

En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative malgrava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaŭ, ili kaj kiel, sed ankaŭ al verboj kiel esti, havi kaj fari.

Ĉi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun dekstrakorna supersigno montras akcenton:

  • Antaŭ tri tágoj mi vizítis vian kúzon kaj mia vizíto faris al li plezúron.FE.20 Ĉe la vortoj antaŭ, vian, mia kaj faris teorie devus esti akcento je la antaŭlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej verŝajne estas elparolataj tute sen akcento en tiu ĉi ekzemplo, ĉar ili ne ricevas frazan emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparolataj ambaŭ sufiĉe mallonge, kaj apenaŭ eblas aŭdi akcenton ĉe I. Se oni parolas tre rapide, eĉ povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J: “mja”.

  • Rózo estas flóro kaj kolómbo estas bírdo.FE.5 En tiaj ĉi frazoj oni ordinare elparolas la verbon estas sufiĉe malforte kaj rapide, kaj sen klare aŭdebla akcento, ĉar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la plejparton de la senco. Eĉ povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu teorie devus esti akcentata, praktike preskaŭ forfalas: “Rozo ’stas floro kaj kolombo ’stas birdo.” Tia elparolo estas principe malĝusta, sed tamen ofte aperas en rapida parolado.

La ĉi-antaŭe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas sufiĉe verŝajnaj. En ambaŭ ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj, kiujn la parolanto volas esprimi.

Duoblaj literoj «

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opiniiopiní-i, ĝuuĝú-u, treegetre-ége, metroometró-o, praaprá-a, maatoma-áto k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn.

Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoniek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablotualet-tablo (du apartaj T-sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT (ekpensi, kapti...), kie ambaŭ eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga elparolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun konsonanton elparoli.

Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon. Ĉe ekz. NN, LL, SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan paŭzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennaĝi, AnnoFE.36, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, ŜilleroFG. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari paŭzeton (mal-longa, Pol-lando, en-naĝi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj «

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento troviĝas la nomoj AnnoFE.36 kaj ŜilleroFG. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaŭ kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ĝin elparoli laŭ la ĉi-antaŭaj reguloj, sed ĉiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan: nete, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur seneksplodajn duoblajn konsonantojn laŭ la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Ŝillero. La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter Finno kaj fino, kaj la kunmetaĵon Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TĈ, DĜ «

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TĈ kaj DĜ. Ili devas esti plene elparolataj: budĝetobud-ĝeto, matĉomat-ĉo. Ankaŭ por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: buĝeto, maĉo.

Elparolo de mallongigoj «

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj. Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaŭ povas ĉiam elparoli per la plena ne mallongigita formo.

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

  • iléi (kiel unu vorto, ofta elparolo)

  • i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj, malofta elparolo)

  • Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

OkSEJT povas esti elparolata en tri manieroj:

  • o ko so e jo to (per la liternomoj, kiel ses apartaj vortoj)

  • okséjt (oni ofte akcentas la lastan vokalon en unuvorta elparolo, se la mallongigo finiĝas per konsonanto – komparu kun akcentado de fremdaj vortoj)

  • Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (plene)

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

  • ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

  • kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

  • i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

  • Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la lastan liternomon (ekz. “i jo kó”), sed oni ne kunŝovu la liternomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotópo*, *ijóko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.