PMEG

26.2.3. Venonta tempo: OS-finaĵo

OS-tempo montras, ke la ago aŭ stato ankoraŭ ne komenciĝis en la momento de parolado. Kompreneble la estonteco ĉiam estas necerta, sed OS-verbo montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:

  • laboros = la ago “labori” ankoraŭ ne komenciĝis sed ja komenciĝos

  • estos = la stato “esti” ankoraŭ ne komenciĝis, sed post iom da tempo ĝi realiĝos

  • Mi sidos poste sur seĝo. La sidado efektive okazos poste.

  • Mi estos riĉulo. La riĉula stato estas fakto de la estonteco.

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18 La rakontado ankoraŭ ne komenciĝis.

  • Morgaŭ estos dimanĉo.FE.20

  • Post cent jaroj oni eble loĝos en spacoŝipoj. La ago estos (eble) kutima en tiu estonta tempo.

  • Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed kiam ĝi komenciĝos, ĝi efektive daŭros tri jarojn.

  • Ankaŭ la eldonadon de la “Biblioteko” ni devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos la aferon.OV.211 Kiam la ordigo de la afero estos kompleta, ni rekomencos la eldonadon. Anstataŭ ordigos oni povas ĉi tie uzi estos ordigintaj.

En iaj stiloj de rakontado, en kiuj oni iafoje uzas AS-formon anstataŭ IS-formo por tiu tempo, kiun la rakonto atingis, oni uzas OS-verbojn por tempo iam post tiu tempo:

  • En 1894 aperas la Ekzercaro, kiu en 1905 fariĝos parto de la Fundamento de Esperanto. Ankoraŭ la rakontanto nur atingis la jaron 1894 uzante pri tiu tempo AS-verbon, kvazaŭ temus pri nuno. Li tamen antaŭmencias aferon de la jaro 1905 uzante OS-verbon, ĉar la rakonto mem ankoraŭ ne atingis tiun jaron.