PMEG

28.1. Participoj kiel A-vortoj

Participo kun A-finaĵo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon. Oni uzas diversajn formojn depende de tio, ĉu en la priparolata tempo la afero ankoraŭ ne finiĝis, jam finiĝis, aŭ ankoraŭ ne komenciĝis.

Aktivaj participoj «

Aktiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia subjekto:

ANT dum la ago – la ago ankoraŭ ne finiĝis leganta = kiu ankoraŭ legas
INT post la ago – la ago jam finiĝis leginta = kiu antaŭe legis
ONT antaŭ la ago – la ago ankoraŭ ne komenciĝis legonta = kiu poste legos
  • Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro.

  • Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro.

  • Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.

Pasivaj participoj «

Pasiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia objekto.

AT dum la ago – la ago ankoraŭ ne finiĝis legata = kiun oni ankoraŭ legas
IT post la ago – la ago jam finiĝis legita = kiun oni jam legis
OT antaŭ la ago – la ago ankoraŭ ne komenciĝis legota = kiun oni poste legos
  • Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro.

  • Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro.

  • Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj eblas nur ĉe agoj, kiuj povas havi objekton. Ne eblas diri ekz. *okazata*, ĉar okazi neniam povas havi objekton. Ĉiuj verboj kun IĜ-sufikso estas senobjektaj. Tial *...iĝata*, *...iĝita* kaj *...iĝota* neniam estas eblaj.

Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta verbo. Oni diras ekz. Loĝata, loĝita kaj loĝota, kvankam oni normale ne loĝas ion, sed en io, ĉe io aŭ simile: Urbon loĝatan ili ne trovis.Ps.107Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara, ĉar loĝi fakte povas esti objekta. Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur stratolaŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.FA3.59 Eblas do diri ankaŭ ekz. irota vojo = “vojo, kiun oni intencas iri”. Simile oni uzas ĉe tiaj verboj ofte la sufiksojn EBL, IND kaj END.

La aferon komplikas tio, ke N-finaĵo povas montri ankaŭ aliajn aferojn ol objekto. Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan participon.

La vokaloj de la participoj «

La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finaĵoj AS, IS kaj OS. Ankaŭ la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.

ANT, AT kaj AS ĉiuj signifas, ke la ago komenciĝis, sed ne finiĝis. AS montras ĉefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daŭrecon aŭ ripetadon de la ago:

  • Li skribas. La skribado okazas nun aŭ kutime.

  • Tiam li estis skribanta en sia ĉambro. La skribado estis daŭra en tiu pasinta tempo.

  • La letero estis skribata en la paŭzo. La skribado estis daŭra en la paŭzo.

  • Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.M.176 Okazis ripete interrompoj de la dormo.

INT, IT kaj IS ĉiuj signifas, ke la ago finiĝis. IS montras, ke la ago okazis antaŭ la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumiĝis, eventuale antaŭ alia ago:

  • Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.

  • Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finiĝis, li foriris.

  • Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.

  • La letero estis skribita en la paŭzo. La skribado ne okazis antaŭ la paŭzo, sed iam en la paŭzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretiĝis en la paŭzo.

ONT, OT kaj OS ĉiuj signifas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis. OS montras tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antaŭ la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ĝin, aŭ ke ĝi baldaŭ okazos:

  • Li skribos. La skribado iam poste okazos.

  • Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.

  • Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankoraŭ ne faris tion.

Aliaj participoj «

Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finaĵo, *UNT* kaj *UT*: *skribunta viro* = “viro, kiu skribus”, *skributa letero* = “letero, kiun oni skribus”. Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto. Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas kompreniĝi. Nur en ŝerca uzo ili povas esti tolerataj.

La sufikso END similas al pasiva participo responda al la U-finaĵo: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankaŭ la sufiksoj EBL kaj IND similas al pasivaj participoj.