PMEG

38.2.12. END

END = “devas esti farata”. Komparu kun EBL kaj IND. Tio, kio staras antaŭ END, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. END-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi END nur ĉe objektaj verboj. END estas sufiĉe malofte uzata. (La sufikso END estis oficialigita en 1953.)

  • pagi pagenda = tia, ke ĝi devas esti pagata, tia, ke oni pagu ĝin

  • respondi respondenda = tia, ke ĝi devas esti respondata, tia, ke oni respondu ĝin

Ordinara radiko «

  • enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi

  • ende = nepre, necese

  • Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.

END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko ĝi estas eĉ pli malofta. Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne ĉiam kompreniĝas facile, kvankam ili estas tute regulaj.