PMEG 2023

24.3. Kvantaj E-vortoj

E-vorto kun kvanta senco povas roli kiel ordinara E-vorto:

  • Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80

  • Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

  • La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.FE.23

  • Mi ne estas multege instruita lingvisto.DL.10

  • Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon.M.59

  • Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita!FA2.27

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj tamen tre ofte aperas en frazo kvazaŭ ili estus O-vortoj, rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaŭ nur pri multe, kelke, sufiĉe kaj variantoj de tiuj vortoj:

  • Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32 Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe ĉi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.FE.23 La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La riĉulo havas multe da mono.FE.37 Multe estas objekto, sed ĝi ne povas ricevi la finaĵon N, ĉar ĝi estas E-vorto.

  • Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj.FE.38 Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti.FA1.84 Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortinto.FA2.96 Sufiĉe estas objekto.

  • Ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi.FA4.30 Sufiĉege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.M.29 Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.M.11 Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finaĵon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finaĵon. Estus tamen eble uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj ĉi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento.M.25

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.M.202 Kelke estas je-komplemento.

  • Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie.FA4.169 Ĉi tie multe eĉ havas la artikolon la, kiu normale aperas nur ĉe O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.

Kio estas ĉefvorto? «

Kvanta E-vorto tre ofte havas post si esprimon kun da aŭ alia rolvorteto, kiu montras, kion la kvanto mezuras. Tiam povas ofte ŝajni, ke la E-vorto tute ne estas ĉefvorto, sed ke la ĉefvorto de la posta esprimo estas ĉefvorto. El senca vidpunkto tiu esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas ĉefvorto. Ĉi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la ĉefvorton de la posta esprimo kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam tia E-vorta frazeto havas A-vortan priskribon, oni normale rilatigas ĝin al la esprimo post la E-vorto:

  • Multe da preparoj estis faritaj.FA3.112 Multe estas ĉefvorto de la frazparto multe da preparoj. Gramatike do faritaj rilatas al multe, kaj devus teorie esti E-vorto: farite. Sed laŭsence ĝi rilatas al preparoj, kaj tial estas A-vorto.

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi [= la birdo].FA1.151

  • Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj.FK.271 Iaj devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.FA2.105 Eluzita estas kompromisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finaĵon pro multe, kiu estas iel unu-nombra, = multo. Tio estas iom tro stranga. Estas pli bone uzi J-finaĵon en eluzitaj, aŭ uzi multo anstataŭ multe.

Se tia kvanta E-vorto aperas sola, oni povas rilatigi eventualan priskribon nur al ĝi, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon de la priskribo: Multe estas forgesite.FA4.116 Pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate.Rz.11 (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estas forgesita. Multo estas parolata.)

Ĉu objekto aŭ komplemento? «

Iafoje estas malfacile diri, ĉu multe estas objekto aŭ kvanta komplemento:

  • Ŝi multe pensis pri tio.FA1.33 Multe estas objekto aŭ kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstataŭ kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povas anstataŭigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ≈ ...multe da birdoj.

  • La riĉulo havas multan monon. ≈ ...multe da mono.

  • Ŝi staris nur kelkajn sekundojn. ≈ ...kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos. ≈ Post kelke da tagoj...

En tiaj frazoj la E-finaĵaj formoj multe kaj kelke ordinare esprimas la ideon de tuteca amaso. Oni ne atentas la individuajn membrojn. Se gravas ĉiu unuopa individuo, oni prefere ne uzu multekelke. La A-vortaj formoj multaj kaj kelkaj estas tamen ĉiam uzeblaj, ĉu temas pri multaj/kelkaj individuoj, ĉu oni pensas pri kuna nedistingebla multo/kelko. La jena ekzemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru: Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32 Sentas ion nur ĉiu unuopa homo de tiuj kelkaj homoj. La tuto de la homoj ne havas sentojn.

Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankaŭ kun la senco “pluraj”, ĉar tiutempe la vorto pluraj ankoraŭ ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.