PMEG 2023

24. Kvantaj vortoj

Kvantaj vortoj iafoje kondutas en aparta maniero. Vortoj kun kvanta signifo povas esti O-vortoj (multo, kelko k.s.), A-vortoj (multa, pluraj k.s.), E-vortoj (multe, kelke k.s.), kaj E-vortecaj vortetoj (pli, tiom k.s.).

Kvantaj estas ankaŭ la nombraj vortetoj.