PMEG 2023

39.1.33. OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis “plena, hava, riĉa” aŭ simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso «

1. “Malsano, difekto, perturbo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso virusozo = “virusmalsano”, fungo fungozo = “parazita malsano kaŭzita de fungoj, mikozo”. Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaŭ povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo: nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda internacia vorto, estas preferinde uzi kunmetaĵojn kun “malsano”: virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

2. “Plena, hava, riĉa”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo *sabloza* = “riĉa je sablo”, poro *poroza*, suko *sukoza*, suno *sunoza*. Oni uzu kunmetaĵojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ aŭ simplajn A-vortojn sen sufikso: sabloriĉa, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka, suna.