PMEG

35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale ĉiam Esperantigitaj. Tie ĉi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn ĉiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas, kaj ankaŭ klarigoj pri nomoj de lingvoj.

Ĉi-poste gentovortoj kaj landanovortoj estas plejparte skribataj kun komenca majusklo: Francoj, Birmanoj k.t.p. Skribo minuskla estas tamen same ĝusta.

La landonomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj.

Landobazaj nomoj «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. Tiaj nomoj ne havas sufikson. La baza radiko ordinare estas per si mem nomo de lando. El tia nomo oni kreas vorton por landano per la sufikso AN:

  • Kanado (Ameriko) Kanadanoj = loĝantoj de Kanado, homoj el Kanado k.s.

  • Burkino (Afriko) Burkinanoj = loĝantoj de Burkino k.s.

  • Peruo (Ameriko) Peruanoj

  • Sudano (Afriko) Sudananoj

  • Alĝerio (Afriko) Alĝerianoj

  • Irano (Azio) Irananoj

  • Pakistano (Azio) Pakistananoj

  • Usono (Ameriko) Usonanoj

  • Aŭstralio (Oceanio) Aŭstralianoj

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetaĵoj aŭ plurvortaĵoj. La baza radiko tamen ne nomas genton:

  • Sud-Afriko (Afriko) Sud-Afrikanoj

  • Dominika Respubliko (Ameriko) Dominik-Respublikanoj

  • Papuo-Nov-Gvineo (Oceanio) Papuo-Nov-Gvineanoj, Papuanoj, Nov-Gvineanoj

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli oportune uzi la vorton ano aŭ la vorton loĝanto aŭ ion similan anstataŭ la sufikso AN:

  • Trinidado kaj Tobago (Ameriko) anoj/loĝantoj de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) anoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, anoj de UAE, UAE-anoj

Kelkaj landobazaj nomoj finiĝas per ...lando. Tiam ordinare land estas parto de la radiko:

  • Irlando (Eŭropo) Irlandanoj (la radiko estas IRLAND)

  • Nov-Zelando (Oceanio) Nov-Zelandanoj (la baza radiko estas ZELAND)

Sed ekzistas ankaŭ landobazaj nomoj, en kiuj LAND estas efektiva Esperanta radiko. La elemento antaŭ LAND tamen ne estas nomo de gento: Sarlando (Germana federacia lando ĉe la rivero Saro), Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj).

Gentobazaj nomoj «

Gentobazaj landonomoj estas faritaj el nomo de popolo (gento). Tiaj landonomoj troviĝas precipe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko. Oni formas tiajn nomojn el gentonomo per aldono de sufikso. La origina landonoma sufikso estas UJ:

  • Francoj Francujo (la lando de la Francoj, Eŭropo)

  • Germanoj Germanujo (la lando de la Germanoj, Eŭropo)

  • Japanoj Japanujo (Azio)

  • Somaloj° Somalujo (Afriko)

Multaj uzas anstataŭ UJ la neoficialan sufikson I en gentobazaj landonomoj: FrancioFrancujo, GermanioGermanujo, JapanioJapanujo, SomalioSomalujo, k.t.p.

Noto: Pri la du landonomaj sufiksoj UJ kaj I oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj. Ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Duoblaĵoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblaĵoj kiel dormejo kaj dormoĉambro, aŭ policisto kaj policano. Iuj gramatikistoj preferas diri, ke gentobazaj landonomoj kiel Japanio, Germanio kaj Rusio estas faritaj el apartaj radikoj, ne per sufikso. Laŭ tiu teorio ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, ĉar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio ĉiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la loĝantoj nomiĝas Germanoj, GermanujanojGermanianoj, ĉu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, ĉu kiel nekunmetitan.

Oni ankaŭ povas uzi la radikon LAND sufiksece anstataŭ UJ aŭ I en gentobazaj nomoj. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto:

  • Finnoj Finnlando (la lando de la Finnoj, Eŭropo)

  • Svazioj° Svazilando (Afriko)

  • Poloj Pollando (Eŭropo)

Ankaŭ ĉe gentobazaj landonomoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:

  • Rusujo RusujanojFE.37 (= anoj de Rusujo)

  • Japanujo Japanujanoj (= anoj de Japanujo)

  • Somalujo Somalujanoj (= anoj de Somalujo)

  • Finnlando Finnlandanoj (= anoj de Finnlando)

Rimarku, ke oni ne aldonu AN al popolvorto. Ne diru *Francanoj*. Tio signifus anoj de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN al landonomo: Francujo (aŭ Francio) Francujanoj (aŭ Francianoj). Aŭ oni diru simple Francoj.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento. Sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas eksplicite pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.FE.37

Ĉe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Loĝantojn de ekz. Interna Mongolujo (parto de Ĉinujo) oni ne povas simple nomi Mongoloj, ĉar tio kompreniĝas kiel anoj de Mongolujo (alia lando). Loĝantojn de Nova Sud-Kimrujo (parto de Aŭstralio) oni ne povas nomi Kimroj, ĉar tio estus anoj de Kimrujo (parto de Britujo). Loĝantojn de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Saksoj, ĉar Saksoj troviĝas ankaŭ en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel anoj de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujanoj, anoj de Nova Sud-Kimrujo, Nov-Sud-Kimrujanoj, anoj de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltanoj k.t.p.

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du ĉefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri ĉefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj en la landoj Estonujo, Latvujo kaj Litovujo, kiuj kune formas la regionon Baltujo. Etiopoj estas komuna vorto por ĉiuj ĉirkaŭ 80 diversaj gentoj en Etiopujo (Oromoj°, Amharoj°, Tigrajoj° k.a.). Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. La regiono do nomiĝas Baltujo, Baltiola Baltaj ŝtatoj/landoj, ne *Ĉebaltio* aŭ simile. La apuda maro nomiĝas la Balta MaroFA1.200.

Kiel scii, ĉu nomo estas landobaza aŭ gentobaza? «

Se oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...ujo, oni ĉiam scias certe, ke ĝi estas gentobaza, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por paroli pri la loĝantoj de la lando.

Se oni aŭdas landonomon, kiu finiĝas per ...io, oni ne povas esti certa, ĉar multaj landobazaj nomoj (hazarde) finiĝas tiel, kvankam ili ne havas Esperantan sufikson, ekz. Aŭstralio, Namibio kaj Ĉilio. En tiuj landoj ne loĝas *Aŭstraloj*, *Namiboj**Ĉiloj*. Tio signifas ankaŭ, ke oni ne povas uzi la sufikson UJ en tiaj nomoj, ĉar la nomoj ne estas gentobazaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj landonomoj.

Ankaŭ kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj estas landobazaj, ekz. Nederlando kaj Islando, dum aliaj estas gentobazaj, ekz. Pollando kaj Svislando. La popolon de Pollando oni povas nomi Poloj, sed la loĝantoj de Nederlando ne estas *Nederoj*.

Se oni scias certe, ke landonomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aŭ se oni hezitas, oni povas ĉiam uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Francianoj, Ĉinianoj, Pollandanoj, Nederlandanoj k.t.p. Tia uzado neniam povas esti erara.

“Istanoj” «

Pluraj landonomoj finiĝas per ...istano: Pakistano, Afganistano, Uzbekistano k.a. En iaj okazoj por tia lando ekzistas gentovorto similforma: Afganoj, Uzbekoj k.a. En tiaj okazoj estas pli bone uzi gentobazajn nomojn por la landoj: Afganujo (aŭ Afganio), Uzbekujo (aŭ Uzbekio) k.t.p. Sed ne ĉiuj “istan”-landoj havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne loĝas *Pakoj*, sed Pakistananoj (kaj sekve oni ne povas la landon nomi *Pakujo**Pakio*).

Arbitra divido «

Plej multaj landonomoj estas landobazaj, sed kelkaj, precipe Eŭropaj kaj Aziaj, estas gentobazaj. La kategoria divido, kiu esence estas arbitra, diras absolute nenion pri la landoj aŭ pri la popoloj de tiuj landoj. Ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, ĉu tiuj homoj estas unueca gento aŭ ne. En multaj landoj kun landobazaj nomoj loĝas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kamboĝo, Nederlando, Islando k.a. Tia dukategorieco estas tute normala en Esperanto. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, aŭto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo (Eŭropo, Azio kaj partoj de Afriko), kie ĉiu lando apartenas al unu ĉefa gento, kaj kie oni uzu (precipe) gentobazajn nomojn, kaj nova mondo, kie ĉiuj gentoj estas egalaj, kaj kie oni uzu landobazajn nomojn. Tio estis nura teorio, kiu neniam vere realiĝis en la lingvo. Estas prave, ke gentobazaj nomoj troviĝas precipe en la tiel nomata malnova mondo, sed ekzistas tiom da esceptoj, ke la teorio estas praktike neuzebla.

Diverseca uzo «

La praktika uzo de landonomoj kaj popolnomoj estas sufiĉe varia. Tio kaŭzas iom da ĝeno kaj problemoj, sed ĉiuj diversaj variantoj estas tamen uzeblaj laŭ la ĉi-antaŭaj principoj. Se ekz. oni preferas la landobazan nomon Koreo (nuntempe tre maloftan), oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la gentobazan kaj hodiaŭ plej oftan formon Koreujo/Koreio por la sama lando, oni nomu la loĝantojn Koreoj aŭ eventuale Koreujanoj/Koreianoj. Sed oni nepre ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Ĉu oni preferas paroli pri Koreanoj, ĉu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo. En ĝuste tiu ĉi okazo la gentobazaj formoj estas tamen superregaj, kaj ankaŭ rekomendataj de la Akademio de Esperanto.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, ĉu ili estu uzataj aŭ ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Aŭstroj kaj gentobazan landonomon Aŭstrujo/Aŭstrio, dum aliaj parolas ĉiam nur pri Aŭstrianoj (kun landobaza nomo Aŭstrio). Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de la iama Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj en Jugoslavio. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Jam en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto ekzistis tiaj hezitoj pri la kategorio de iuj landonomoj. En tre fruaj tekstoj oni povas trovi nomojn kiel Alĝerujo (gentobaza formo anstataŭ la nuna landobaza nomo Alĝerio) kaj Kanadujo (nun ĉiam Kanado). Sed jam dekomence ekzistas landonomoj de ambaŭ kategorioj, kaj ĝenerale la uzado de landonomoj kaj vortoj por landandoj sekvas la samajn principojn hodiaŭ kiel en la unuaj jaroj.

Noto: Ie kaj tie oni povas legi asertojn, ke en la unua tempo ĉiuj landonomoj estis gentobazaj. Tiuj asertoj tamen estas malpravaj. Jam en la unua Esperanta periodaĵo La Esperantisto (1889 - 1895) kaj ĝenerale en la skribaĵoj publikaj kaj privataj de Zamenhof en la plej fruaj jaroj, oni trovas ambaŭ kategoriojn de landonomoj.

A-finaĵo «

A-vorto farita el landobaza landonomo signifas “rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando” k.t.p.:

  • Usono Usona = rilata al Usono aŭ Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj, k.s.

  • Peruo Perua = rilata al Peruo aŭ Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj, k.s.

Oni ankaŭ povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”, sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj: Usonano Usonana (malofta vorto) = “rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj” Peruano Peruana (malofta vorto) = “rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj”.

Ĉe gentobazaj landonomoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso, do A-vorton faritan el la gentonomo: Franca, Japana, Etiopa k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”. Sed en la praktiko oni uzas ilin ankaŭ por la senco “rilata al la lando”:

  • Franco Franca = rilata al Francoj aŭ al Francujo

  • Japano Japana = rilata al Japanoj aŭ al Japanujo

  • Finno Finna = rilata al Finnoj aŭ al Finnlando

Kompreneble oni ankaŭ povas uzi A-vortojn faritajn el plena gentobaza landonomo, sed tio estas pli malofta:

  • Francujo Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo

  • Japanujo Japanuja (malofta vorto) = rilata al Japanujo

  • Finnlando Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando

Se oni celas la sencon “rilata al la lando”, kaj se estas tre grave, ke neniu mise komprenu “rilata al la gento/landanoj”, tiam oni ja uzu tiajn vortojn kiel Francuja. Sed en la praktiko plej ofte tute bone taŭgas kaj funkcias la pli kutima formo Franca, ankaŭ kiam vere temas pri “rilata al Francujo”.

En iuj landoj, ekz. Rusujo, oni ĝenerale emas tre zorge distingi gentecon. En tiaj okazoj A-vortoj kiel Rusuja estas pli oftaj (ĉar oni opinias, ke Rusa signifu nur “rilata al Rusoj”). En tiaj okazoj oni ankaŭ pli ofte rezervas gentovortojn, ekz. Rusoj, por la efektiva gento, preferante kunmetaĵojn kiel Rusujanoj, kiam oni parolas pri ĉiuj anoj de la lando (ankaŭ tiuj, kiuj ne estas Rusoj en genta senco).

Gentoj sen gentonomo «

En multaj landoj, kiuj havas landobazan nomon, tamen ekzistas efektiva gento kun propra lingvo k.t.p., ekz. Nederlando, Islando, Birmo k.a. Se oni volas paroli pri tiuj gentoj, oni devas uzi kunmetaĵon kun AN-sufikso: Nederlandanoj, Islandanoj, Birmanoj k.t.p. Tiaj AN-vortoj do estas plursignifaj. Ili povas esprimi puran landanecon aŭ civitanecon, sed ili ankaŭ povas esti uzataj kun genta signifo. Tio signifas, ke nekunmetitaj popolnomoj kiel Francoj kaj Japanoj tute similas al AN-sufiksaj popolnomoj kiel Nederlandanoj kaj Birmanoj. En ambaŭ okazoj la vortoj estas plursignifaj. AN-vorto kiel Irlandanoj baze havas la signifon de landanovorto, sed ĝi povas uziĝi laŭbezone ankaŭ kiel gentovorto, dum gentovortoj kiel Svedoj kaj Koreoj baze estas gentaj vortoj, sed uziĝas tre ofte ankaŭ por landana kaj eĉ civitana senco. La diferenco estas do ĉefe gramatika. Tio, ke en iaj okazoj ekzistas simpla gentovorto, dum aliokaze ne, estas esence hazardo. Oni ne provu kompreni tion kiel iaspecan indikon pri genta pureco aŭ simile.

Lingvonomoj «

El landobazaj landonomoj kaj el simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:

  • Anglo la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)

  • Ĉino la Ĉina (lingvo) = la lingvo de la Ĉina popolo

  • Arabo la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj

  • Zuluo la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj

  • Nederlando la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando

  • Birmo la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo

  • Indonezio la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio

  • La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe.M.24

  • Tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo angla, kiu celas fariĝi internacia.OV.374

  • Mi ne scias la lingvon hispanan.FE.34

  • Ĉu vi parolas la Anglan (lingvon)?

  • Mi volas lerni la Ĉinan (lingvon).

El tiaj lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = “traduki en la Anglan lingvon”, elarabigi = “traduki el la Araba lingvo”, hispanparolanto = “parolanto de la Hispana lingvo”, Japanlingva = “en la Japana lingvo, scianta la Japanan lingvon, k.s.”.

Oni atentu, ke por multaj popoloj kaj lingvoj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = “la lingvo de la Hebreoj (Judoj)”, kiu estas parolata ĉefe en Israelo; la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antaŭe oni nomis la landon Persujo, sed nun ĝi estas Irano); la Malagasa nomata laŭ la Malagasoj en Madagaskaro (antaŭe nomata Malagasujo); kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj havas tute propran nomon kun O-finaĵo, ekz: Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingvafrankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tokpisino°. Antaŭ tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:

  • Oni parolas Esperanton.OV.401

  • En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

  • Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli aŭtomate supozas, ke ekzistas aŭ popolo *Urduoj* aŭ lando *Urduo*, sed tia popolo aŭ lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Ĉiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Volapük, Solresol, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p. Nur Esperanto, Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj nomoj de planlingvoj. Kial ne Esperantigi, kiom eble, ĉiujn tiajn nomojn? Oni ja Esperantigas la nomojn de pli-malpli ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo. La jenaj Esperantigitaj nomoj povas do esti uzindaj: Solresolo°, Idiomo Neŭtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Bliso° k.t.p.