PMEG

35.5. Majuskloj ĉe propraj nomoj

Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.

Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas ĉiun el tiuj vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Dominika Respubliko.

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj:

  • La Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj.FK.284 Ameriko estas propra nomo de kontinento. Volapük kaj Esperanto estas propraj nomoj de lingvoj. La minuskla skribo esperantisto estas tamen pli ofta.

  • La Bremena vaporŝipo “Lloyd” staras en la haveno.FK.202 Bremeno estas Germana urbo.

  • Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj.FE.37

  • Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.FE.37 Kaj Kalvinanoj kaj kristanoj devenas de propraj nomoj, sed unu havas majusklon, la alia ne. Eble Zamenhof rigardis la vorton Kristo ne kiel nomon, sed kiel titolon. Eble li nur estis senkonsekvenca. Ankaŭ Luteranoj devenas de propra nomo, sed ĝi ĉiuokaze havu majusklon ĉi tie, ĉar ĝi staras frazkomence.

  • Tiaj formoj [...] estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj.LR.34 Oni normale ne skribas *kontraŭEsperantaj*, sed uzas dividostrekon en tiaj ĉi vortoj, ĉar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontraŭesperantajkontraŭ-esperantaj laŭplaĉe.

  • En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni ĝojas, ĉar de ĉiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato (vidu ĉi-poste). Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo.

  • Partoprenis tri koreoj, tri finnoj, usonano, malajziano, makaŭano, singapurano, kaj 12 tajvananoj. Usono, Malajzio, Singapuro kaj Tajvano estas nomoj de landoj. Makaŭo (aŭ Makao) estas urbonomo. Pri popolnomoj kiel koreoj kaj finnoj vidu ĉi-poste.

Monatoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Nuntempe tamen multaj skribas ilin minuskle, kvankam oni ankoraŭ ĉiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (ĉiam sen la):

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12

Festoj «

Nomojn de festoj oni uzas kiel normalajn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Aŝuro° k.t.p.:

  • Ho, se estus jam Kristnasko!FA2.44 En la Universala Vortaro de la Fundamento la vorto kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale ĝi estas uzata propranome sen la.

Semajntagoj «

La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj propranomece.

Landoj, popoloj kaj lingvoj «

Landonomojn oni ĉiam skribas kun komenca majusklo, ĉar ili estas veraj propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajĝano k.t.p.

Popolnomojn faritajn el landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar la landonoma parto restas propra nomo: Nederlandanoj, Usonanoj k.t.p. Ankaŭ simplajn popolnomojn oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar ili estas tre similaj al propraj nomoj, kaj majuskla skribo povas helpi al klareco: Norvegoj, Araboj k.t.p. Sed popolnomoj ne estas veraj propraj nomoj, kaj tial oni ankaŭ povas ilin ĉiujn skribi kun komenca minusklo: nederlandanoj, usonanoj, norvegoj, araboj k.t.p.

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aŭ landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi majuskle: la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Ĉine k.t.p. Sed oni ankaŭ povas ilin skribi minuskle: la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli ĉine k.s.

Verajn lingvonomojn (kun O-finaĵo) oni ĉiam skribu majuskle, ĉar ili sendube estas veraj propraj nomoj: Esperanto, Sanskrito, Volapuko k.a. Se ili ne estus propraj nomoj, oni devus preskaŭ ĉiam uzi la antaŭ ili, sed tion oni ne faras. Multaj tamen skribas tiajn nomojn minuskle.

Majuskloj en la Fundamento «

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aŭ alia uzo de majuskloj ĉe popolnomoj k.s. estas “kontraŭ-Fundamenta”. La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj troviĝas en ĝi ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion definitivan pri majuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj.