PMEG

39.1.33. UK°

“Kastrita virbesto”. Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo *bovuko* = “kastrita bovo”, virkato *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi UK ankaŭ por “bestino kies generpovo estas (intence) forigita”: ĉevalino *ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS: eksvirkato, ekskoko, eksĉevalino.