PMEG 2023

9.1.4. La – specoj

Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aŭ multe-nombre. Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.

Speco kvazaŭ nekonata individuo «

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la diraĵo validas, ĉu pri ĉiuj de la speco, ĉu pri unuopa membro de la speco:

  • Leono estas besto.FE.5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero. La ideo validas, ĉu oni pensas pri ĉiuj leonoj kune, ĉu oni pensas pri unuopa leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5 Temas pri specoj, ne pri individuoj.

  • Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.

  • Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo ŝi estas.

  • Tio estas ŝtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua ŝtono, sed oni volas informi, ke tio apartenas al la speco ŝtonoj.

  • Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ĝenerale pri speco de instrumento.

  • Vi vere loĝas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loĝejo.

  • Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ĝenerale.

  • Ĉevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.

Speco kvazaŭ konata individuo «

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:

  • La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumentospecon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Aŭ: Gitaro estas...

  • La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...

  • La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus validi pri unu sola urso. Tial ne diru: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.*

  • La lupo estas formortanta en Eŭropo. La tuta bestospeco estas malaperanta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Eŭropo.* La celita signifo validas nur, se oni pensas pri ĉiuj lupoj en Eŭropo.

  • Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?Pr.1 La homoĉiu homo, la homoj, ĉiuj homoj, la homaro.

  • La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo.Pr.2 La saĝuloĉiuj saĝuloj. La malsaĝuloĉiuj malsaĝuloj.

  • En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.FE.39 La printempoĉiuj printempoj.

  • La invento de la rado revoluciis la mondon.

Se oni ĉi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estiĝu konfuzo, ĉu oni parolas pri efektiva individuaĵo, aŭ pri speco prezentata kvazaŭ individuaĵo.

Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas “Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas” aŭ “Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas” aŭ simile.

Speco prezentata multe-nombre «

Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per multe-nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte estas malgrava:

  • Leonoj estas bestoj.Leono estas besto.

  • Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.

  • Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol hispanoj.

  • Ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

  • Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • Ĉevaloj estas pli utilaj ol hundoj.

Sed oni ne diru: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li ne povas esti pluraj kuracistoj.

Oni ankaŭ povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:

  • La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*

  • La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

  • La angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol la hispanoj.

  • La ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

  • La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta bestospeco. Tial lupoj sen la ne taŭgas.

  • La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

  • La ĉevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.