PMEG

9.1.3. La – konateco

Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.

Antaŭe menciita «

Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton nova(j)n persono(j)n aŭ afero(j)n:

  • Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. Ĉe la unua mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita.

  • En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.

  • Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.

  • Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ĝin la banko.

Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:

  • Tre malproksime de ĉi tie [...] loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko.FA1.159 Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni senprobleme komprenas, ke estas la samaj homoj.

Nerekte menciita, divenebla «

Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ekziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni antaŭsupozas tre detalajn sciojn:

  • Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.

  • Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en ili.FA1.5 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron, kaj por seruro normale ekzistas ŝlosilo. Oni do komprenas, ke la ŝlosilo estas la speciala ŝlosilo de ĉiu el la jam menciitaj pordoj.

  • Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.FE.8 La aŭskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias, ke homo havas buŝon kaj nazon.

  • Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon.FA1.13 Antaŭe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilaĝo dimanĉe (temas cetere pri fabela vilaĝo, kiun la leganto do ne povas koni). Oni ne parolis antaŭe pri preĝejo, preĝeja turo, homoj, kantolibroj aŭ prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en vilaĝoj troviĝas homoj kaj preĝejo kun turo, kaj ke en dimanĉo la homoj iras al la preĝejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kantolibrojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: “Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe.” Se oni rakontus tion ĉi al homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la.

Plene priskribita «

Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.FE.8 La priskribo de la patro klarigas, pri kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el pluraj ĉapeloj de la patro. Povas ankaŭ esti, ke la aŭskultanto scias, ke unu el pluraj ĉapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj personoj), kaj ke nun la parolanto montras ĝuste tiun ĉapelon.

  • Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.

  • Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14 La vorto hodiaŭa plene klarigas, pri kiu tago temas.

  • La kanto de la birdoj estas agrabla.FE.9 La priskribo de la birdoj klarigas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, ĉar ili estas alimaniere konataj, eble ĉar la aŭskultanto povas mem aŭdi ilin.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14 La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke antaŭe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, ĉar tiam la priskribo ne sufiĉus por identigi la prunton. Povus ankaŭ esti tiel, ke la aŭskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne uzus la.

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 La priskriboj unua kaj ke ŝi nomis ŝin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la ŝajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.

Nomata «

Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo, oni ordinare aldonas la antaŭ la O-vorto, ĉar propra nomo normale sufiĉas por plene identigi ion:

  • Mi vojaĝis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.

  • La sufikso “um” ne havas difinitan signifon.FE.42 Per “um” oni rekte informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaŭ nomiĝas “um”.

Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj.

Rekte vidata «

Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ alimaniere rimarkas ĝin:

  • La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambaŭ vidas la domon.

  • La floroj odoras tre bone. Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

  • Atentu pri la ŝtono! La alparolato mem povas vidi la ŝtonon, aŭ la parolanto almenaŭ supozas, ke la aŭskultanto pro la averto rigardos kaj ekvidos la ŝtonon.

  • “Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili.FA1.5 Temas ambaŭfoje pri la sama arbo. Unue parolas la sorĉistino. La persono, al kiu ŝi parolas, povas mem vidi la arbon (ŝi ja eĉ fingromontras ĝin). Tial la sorĉistino uzas la. Poste parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, ĉar la leganto ne povas vidi la arbon.

Ĝenerale konata, unika «

Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:

  • La ĉielo estas blua.FE.6 Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi ĝin simple la ĉielo.

  • La suno brilas.FE.5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la suno de nia planedo. Ofte oni eĉ uzas la Suno (kun majusklo) kiel propran nomon de nia suno.

  • La filo de la reĝo ŝin renkontis.FE.21 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto scias, ke ekzistas reĝo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la aŭskultanto komprenas, ke temas pri ĝuste tiu reĝo. La aŭskultanto eble ne scias, kiom da filoj havas la reĝo, sed ĉar la parolanto diris la filo la aŭskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aŭ eble nur unu atentindan filon), kaj ke ĝuste tiu filo ŝin renkontis.

  • La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la aŭskultanto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de Usono sen la, tiam la aŭskultanto komprenus, ke temas pri iu el la antaŭaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (ĉar, se estus la nuna, oni nepre uzus la).

  • La Eŭropanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble ĉiuj scias, ke ekzistas Eŭropanoj. Supozeble ĉiuj ankaŭ scias, ke ekzistis dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la aŭskultanto ne konus la Eŭropanojn, li tamen pro la uzo de la informiĝas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kaj temas pri (pli-malpli) ĉiuj el ili.