PMEG

9.3. Pli ol unu difinilo

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon antaŭ frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri specialan signifon.

Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaŭunu:

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Mi perdis ĉiujn miajn fortojn.Gm.65

  • Ambaŭ liaj manoj estis malpuraj.

  • Venis tiuj niaj amikoj, kiuj povis.

  • Iu mia amiko devas veni. Iu nuligas la difinan sencon de mia.

  • Unu mia amiko venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de mia, kaj montras anstataŭe duondifinan signifon.

Ĉiu(j) kaj ambaŭ sufiĉe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj, kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome Ernesto.

Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, ĝi perdas sian difinitan signifon, kaj oni uzu la je bezono.

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de personoj, kaj ĉiuj tiuj personoj parolis Esperanton.

En ekstremaj okazoj oni povus uzi ĉiuj ties kiel duoblan difinilon: La infanoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj. Prefere: ...ĉiuj el ties kruroj......ĉiuj kruroj de la seĝoj... (Se oni dirus ĉiuj iliaj kruroj, temus pri la kruroj de la infanoj.)

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiaj kiel duoblan difinilon: Ekzistas tiaj homoj, kiuj malamas Esperanton. Ĉiuj tiaj homoj scias tro malmulte pri ĝi.

Ankaŭ ambaŭ tiuj kaj ambaŭ ties estas eblaj: Mi vidis du personojn. Ambaŭ tiuj personoj parolis Esperanton. La infano ne povis uzi la biciklon, ĉar ambaŭ ties radoj estis difektitaj.