PMEG

8.2.4. Nombro – specialaj okazoj

La kunliga vorteto normale montras ekskluzivan sencon (devas esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ĝi estas inkluziva (povas validi pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per , la uzo de J-finaĵo dependas de la senco:

  • Karlo aŭ Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.

  • Aŭ la Angloj aŭ la Francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la alternativoj povas validi, sed ĉiu el ili estas per si mem multe-nombra.

  • Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj estas prava(j). Ĉi tie nek gramatika logiko, nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe-nombro. Oni elektu laŭplaĉe. Verŝajne plej multaj elektus pravaj pro la proksimeco al la vorto kontraŭuloj. Plej bone estas verŝajne revortigi la frazon por eviti la problemon: Aŭ mi estas prava, aŭ miaj kontraŭuloj (estas pravaj). En tiu ĉi okazo la plej simpla solvo estas: Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj pravas.

Iafoje oni povas aŭ rigardi ĉiujn membrojn de grupo kune, aŭ rigardi ĉiun individuon aparte:

  • Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri ĉiuj veloj kune, sed se oni pensas pri ĉiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la finaĵon J, sed tiam oni ankaŭ ŝanĝu levataj al levita.

Iafoje du (aŭ pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon. Malgraŭ ŝajna plureco, temas pri nur unu:

  • Gaston Waringhien, ĉefaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunaŭtoro de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la majstroj de Esperanto. Supraĵe povas ŝajni kiel tri homoj, sed estas vere nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne rigardataj).

  • Tiu ĉi strando, aŭ plaĝo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono aŭ plaĝo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaŭ samsignifa vorto.

Iafoje apud unu ĉefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono, aŭ simile. Tiam oni konsideru normale nur la ĉefan esprimon. Pri tiaj frazoj tamen ne ekzistas firmaj reguloj, ĉio dependas de la senco:

  • La instruistino, same kiel ŝiaj lernantoj, estis post kvartaga intensa instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, ĉar ĝi priskribas ĉefe la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi ankaŭ la lernantojn.

  • Elizabeto, kaj eble ankaŭ ŝia edzo, estos verŝajne invitita(j). Oni diru invititainvititaj depende de la verŝajneco, ke ankaŭ la edzo estos invitita.

  • Sofio, sed ne ŝia fratino, estas bonvena al la festo. Ĉi tie bonvena laŭsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.

Speco «

Kiam oni parolas ĝenerale pri ia speco, la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte fariĝas malgrava:

  • Infano ne estas matura homo.FE.6Infanoj ne estas maturaj homoj.

  • En domo kaj milit’ la viro regas.IT.6En domoj kaj militoj la viroj regas.

Grupo kun po unu «

Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj ĉiu el la unua grupo rilatas al po unu el la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu-nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen praktike unu-sencaj:

  • En tiu kvartalo troviĝas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj, tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaŭ la belaj pordoj estas pluraj, sed ĉiu domo havas nur po unu (ĉefan) pordon, kaj tial oni diras bela pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ĉiuj domoj havas nur unu komunan pordon (malverŝajne). Se oni dirus belaj pordoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu domo havas plurajn belajn pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj ĉiu havas belan pordon...domoj kun po unu bela pordo.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.FE.33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro, ĉar ĉiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu el ni havis plurajn nazojn, kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke neniu el ni ion povis vidi eĉ antaŭ sia nazo.

  • Tiuj, kiuj voĉdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam temas (verŝajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, ĉar ĉiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.

Pli ol unu, malpli ol du «

Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas ĉiam unu-nombron pro la ĉeesto de unu. Ankaŭ post malpli ol unu oni uzas unu-nombron:

  • Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago.FK.104

  • Mi povas nutri pli ol unu familion!FA2.137

  • Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach.FA3.144

Noto: Zamenhof uzis ankaŭ pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas Zamenhofa (ĝi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaŭ kelkaj kaj kelke + da-esprimo por “pluraj”, sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la diferenco inter “kelkaj” kaj “pluraj” estas tre subjektiva afero).

Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la ĉeesto de du oni uzas ĉiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.

Nul kaj malpli «

Kiam nul estas uzata kiel nombra priskribo, oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:

  • Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.

  • Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.

Ambaŭ aliroj estas egale logikaj:

  • Post tio restos nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).

  • Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j)n da rizo.

Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:

  • En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima temperaturo.

  • La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).

  • Restas al li minus unu eŭro. Tio signifas, ke li ŝuldas unu eŭron.

Neniu, neniuj, ĉiu, ĉiuj «

Kaj neniu kaj neniuj principe egalas al nul, sed neniu estas gramatike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:

  • Neniu homo estas perfekta.

  • Neniuj homoj estas perfektaj.

Kaj ĉiu kaj ĉiuj principe estas laŭsence iel multe-nombraj, sed ĉiu estas gramatike unu-nombra, dum ĉiuj estas multe-nombra:

  • Ĉiu homo estas mortema.

  • Ĉiuj homoj estas mortemaj.

Onoj «

Ĉe ON-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono, kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:

  • Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero?Rz.50

  • Du duonoj faras unu tuton!FA3.73

  • Li trinkis duonan litron da lakto....unu duonan litron..., ...unu duonon de litro...

  • Ni disiĝas kiel duonaj parencoj.BV.17 La A-vorto duonaj havas J-finaĵon, ĉar ĝia ĉefvorto, parencoj, havas J-finaĵon.