PMEG

8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj

A-vorto havu J-finaĵon, se ĝi priskribas ion multe-nombran:

  • granda domo = unu domo, kiu estas granda

  • grandaj domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandaj

  • krajona noto = unu noto farita per krajono aŭ krajonoj

  • krajonaj notoj = pluraj notoj faritaj per krajono aŭ krajonoj

Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la noto-nombro.

Multe-nombra estas kompreneble ĉiu vorto, kiu havas J-finaĵon, sed ankaŭ personaj pronomoj povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili estas ĉiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe-nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi estas ĉiam unu-nombra (kaj ankaŭ ci). La vorteto ambaŭ estas ĉiam multe-nombra:

  • Mi estas feliĉa.

  • Ŝi sentas sin feliĉa.

  • Vi estas feliĉa(j).

  • Oni estas feliĉa(j).

  • Ni estas feliĉaj.

  • Ili estas feliĉaj.

  • Ili sentas sin feliĉaj.

  • Ambaŭ estas feliĉaj.

A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finaĵon, se tiu O-vorto havus J-finaĵon:

  • Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La Aziaj estis plej multaj.La Aziaj partoprenantoj estis plej multaj.

Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J-finaĵon, se estas pli ol unu:

  • Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj. Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj post la nombraj vortetoj unu kaj du.

Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E-vortoj neniam povas havi J-finaĵon: Mil estas multe. Du multiplikite per du estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto estas subkomprenata: Dek estas difektitaj.Dek aŭtoj/maŝinoj/seĝoj... estas difektitaj.

Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo estas multe-nombra:

  • La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu seĝo estas du aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.

  • En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. Tie estis (unu) verda seĝo kaj (unu) verda tablo.

  • Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambaŭ estas kulpaj.

  • Nek li, nek lia amiko estas ĝojaj pro la severa puno. Ambaŭ malĝojas.

  • Ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de malnovaj kaj novaj moneroj.FA1.234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.

J nur se fakte temas pri pluraj aferoj «

Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finaĵon:

  • Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam malgranda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el la tabloj.

  • Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn....unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.

  • Ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico.FA2.106 Estis nur po unu damo el ĉiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post ĉiu el ili: ...la karoa damo, kera damo, trefa damo kaj pika damo...

  • Venis Franca kaj Germanaj gastoj.Venis unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

  • Du partoprenantoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.

Por tiaj ĉi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimomanieron. La ĉi-antaŭaj frazoj estas ĉiuj gramatike ĝustaj, sed iuj el ili povus esti pli klaraj. Ekz. anstataŭ Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

Evito de miksitaj formoj «

Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje ŝajni kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:

  • mia frato kaj fratinoFE.36miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia estas subkomprenata antaŭ fratino: mia frato kaj mia fratino.

  • Ŝi estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo.FE.11 Sia estas priskribo kaj de karaktero, kaj de vizaĝo. Oni povus diri, ke sia estas subkomprenata antaŭ vizaĝo.

  • la simpla lernado kaj uzado de EsperantoOV.378 Simpla estas subkomprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.

  • Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p.OV.379 Internacian estas subkomprenata antaŭ horsistemon kaj kalendaron.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun unu multe-nombra O-vorto:

  • Estis inter la sepa kaj oka horo vespere.M.200...la sepa kaj (la) oka horoj...

Atentu al kio rilatas A-vorto «

Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:

  • Iu el tiuj malŝatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj*, ĉar kulpa estas priskribo de iu, ne de friponoj.

  • Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.

  • Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton homamaso.

Speco de «

Ĉe esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj multe-nombro:

  • Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike priskribas la vorton specoj, kvankam ĝi sence rilatas ankaŭ al vino.

A-vortecaj vortetoj «

Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece, kaj kiuj povas ricevi J-finaĵon, sekvas la samajn regulojn pri J-finaĵo kiel A-vortoj.

  • tiu domo tiuj domoj

  • tia domo tiaj domoj

  • tiuj kato kaj hundotiu kato kaj tiu hundo

  • tiuj kato kaj hundojtiu kato kaj tiuj hundoj

  • Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo apartenas al mi.

  • Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca. Verŝajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankaŭ la kato estas mia.

  • Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato apartenas al mi.