PMEG

8.2.2. Nombro ĉe O-vortoj

Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti nombrataj. Povas esti unu aŭ pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino, ĉevalo, vintro, metro, iro, preno.

Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finaĵon J: tabloj, domoj, knabinoj, ĉevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.

Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.

Se oni anstataŭigas O-finaĵon per apostrofo, la unu-nombreco restas: okul’okulo (neniam okuloj).

Nenombreblaj O-vortoj «

Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aŭ substancecaj aferoj, kiuj ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aŭ pluraj, sed pri pli aŭ malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.

Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:

  • metalo metaloj = pluraj specoj de metalo

  • muziko muzikoj = pluraj specoj de muziko

  • Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj.Rt.31 Temas pri pluraj specoj de dolĉa vino.

  • Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.

Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.

Iuj vortoj por manĝeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuaĵon, povas tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuiraĵo, ekz. fiŝo, kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du aŭ pli da fiŝoj aŭ kolbasoj, sed ankaŭ eblas diri ekz.: Tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo/kolbaso. (Ne gravas, ĉu estas unu aŭ pluraj fiŝoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaŭ certe estas pli ol unu, oni ja uzu J-finaĵon: Tofuo° estas manĝaĵo farita el sojfaboj. (Apenaŭ povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fiŝaĵo/kolbasaĵo. Tofuo° estas sojfabaĵo. Kiam oni mencias la nombron, oni ĉiuokaze devas uzi J-finaĵon, se estas pli ol unu: Li manĝis du fiŝojn. Ŝi povis manĝi nur du fabojn.

Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita.

Grupaj O-vortoj «

Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio konsistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj. Kun J-finaĵo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.

Agoj «

O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finaĵo unu okazon de tia ago. Kun J-finaĵo ĝi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon aŭ ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD. AD + simpla O-finaĵo montras unufojan agadon aŭ ripetadon. AD + OJ estas pluraj apartaj longaj agadoj, aŭ pluraj ripetadoj:

  • krio = unu laŭta voko

  • krioj = pluraj laŭtaj vokoj

  • kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo

  • kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado

Atentu pri la signifo «

Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:

  • Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestaĵoj oni uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, ĉar origine temis pri po du vestaĵoj, po unu por ĉiu kruro.

  • Mi elspezis mian tutan monon.Rz.60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe-nombran vorton por mono, ĉar ĝi konsistas el pluraj moneroj kaj monbiletoj.

  • La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve ĉiam multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el pluraj paragrafoj.

  • Li malsaniĝis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, ĉar ili kaŭzas plurajn pustulojn k.s. sur la haŭto.

  • Per tondilo ni tondas.FE.34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el du kunmetitaj partoj.

  • Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, ĉar ĝi konsistas el pluraj tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.

  • Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar ĝi estas unuiĝo de pluraj ŝtatoj.

  • Ili loĝas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar la nomo origine priskribis grupon da regionoj (“la Malaltaj Landoj”), kiuj estis poste kunigitaj.

  • Tiun semajnon mi ne laboros, ĉar mi havos feriojn. Ferio estas en Esperanto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aŭ uzu la vorton feriado.

  • Ŝi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu-nombran vorton, ĉar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.

Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaŭ ĝi estus unu-nombra malgraŭ la J-finaĵo: *Mi havas unu okulvitrojn.* *Ŝi portas malnovan okulvitrojn.* Tio estas eraro. Ĉiu vorto kun J-finaĵo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Ŝi portas malnovajn okulvitrojn. Ŝi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstataŭigi okulvitroj per nova unu-nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed verŝajne praktike ne sukcesus.