PMEG

29.2.2. Elekto de pasiva participo – specialaj okazoj

La bazaj principoj por participelekto sufiĉas por plene ĝuste esprimi sin, sed tamen eblas ankoraŭ aldoni kelkajn specialajn nuancajn principojn.

Dusignifaj verboj «

Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas de tio, kiu el la du signifoj estas celata.

Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi aŭ “preni okupe” aŭ “teni okupe”. Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la plenumiĝo estas interesa. Tenado tamen estas pli longdaŭra afero, kaj tial normale la daŭrado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj antaŭ tenado normale okazis prenado. Tial ĉe okupi oni ofte povas uzi AT-formon aŭ IT-formon laŭplaĉe sen praktika diferenco:

  • Mi estas tre okupata de mia laboro.Mia laboro nun “tenas min” (plu kaj plu), ĉar ĝi antaŭe “prenis min”.

  • Mi estas tre okupita de mia laboro.Mia laboro (definitive) “prenis min”, kaj tial ĝi nun “tenas min”.

Alia ekzemplo estas kovri, kiu havas du signifojn depende de tio, ĉu la aktiva subjekto estas la kaŭzanto de la kovrado, aŭ la afero, kiu troviĝas en kovra pozicio:

  • Li kovris la plankon per tapiŝo. La planko estis kovrita (de li) per tapiŝo. Ĉi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago “meti sur plankon”.

  • Tapiŝo kovris la plankon. La planko estis kovrata de tapiŝo. Ĉi tie temas pri iom-post-ioma daŭrado de la ago “kuŝi sur planko”.

Plej ofte oni uzas IT-formon ĉe verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas liberan elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.

Teoria eblo de plenumiĝo «

Zamenhof ofte preferis AT-formon en frazoj, kie la ago estas nur teoria eblo, kiu ne certe efektiviĝos. Li ankaŭ preferis AT en frazoj, kie la ago estas neata, kaj en aliaj frazoj, kie la kunteksto iel forviŝas la ideon de plenumiĝo:

  • Kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis.FA1.212 Verŝajne poste la ĝardeno estis efektive ŝlosfermita, sed la frazo ne celas rakonti pri tio. Kiam la forpelado okazis, la ŝlosfermado estis ankoraŭ nur dezirata.

  • Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam.M.133 Temas pri devo de eldonado, ĉefe pri la komencado de la eldonlaboroj. Ĉu la eldonado plenumiĝos, oni ne scias.

  • Ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun.OV.59 Ĉu la ŝanĝoj estos plenumitaj, oni ne scias.

  • La unueco de Esperanto neniam estos rompata.FAnt.48 La rompo neniam plenumiĝos.

  • Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.PE.425 Temas pri principo ĉiam valida. La ideo de daŭreco fariĝas do pli grava ol la ideo de plenumiĝo.

Sed ankaŭ eblas uzi IT-formon en ĉi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton laŭ tiu nuanco, kiun oni volas esprimi. Efektive oni trovas ĉe Zamenhof ankaŭ IT-participojn en tiaspecaj frazoj:

  • La artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.OV.98

  • Tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti eldonita.OV.220

Ripetoj «

Ĉe ripetaj agoj oni normale uzas AT, ĉar oni interesiĝas pri la ripetado, sed iafoje oni povas koncentriĝi je la plenumiĝo de ĉiu unuopa ripeto, kaj uzi IT. Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumiĝo fariĝas pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon:

  • Dum la milito tiu vilaĝo estis ofte prirabata kaj bruligata.

  • Dum la milito tiu vilaĝo estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.

  • Unu velo post la alia estis levataj.FA1.88 Zamenhof pensis pri la tuto: pluraj veloj estis iom post iom levataj.

  • Unu velo post la alia estis levita. Ĉi tie oni parolas pri ĉiu unuopa definitiva levo de velo.