PMEG 2023

33.4.1.3. Rilata kies

Kies = “de kiu”. De havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies «

Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:

  • Jen estas viro, kies nomo estas Markoto.Zĥ.6Jen estas viro. + Lia nomo estas Markoto.

  • La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta.M.7La ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la ĉambro.

Objekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

  • Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi.OV.102Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akceptado aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo. La priskribo de tiu ennovaĵo montras la sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.

Subjekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.H.33La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, ĉar la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies «

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile.

Por kontroli, ĉu rilata kies estas ĝusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aŭ subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

  • La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomiĝas UEA. Se oni memstarigas la subfrazon, ĝi fariĝas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do ĝusta. Sed la frazo estas tre malsimpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa) estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomiĝas UEA.

Kies ne signifas el kiu «

El povas interalie montri elekton, apartigon aŭ distingon de unu aŭ pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12 Tio iom similas al apartena de, sed ankaŭ tiam ne estas eble uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

  • En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta.M.20 Ne estas ĝuste diri: *...tri personoj, kies unu leviĝis...* Memstarigita frazo estas: Unu el la personoj leviĝis renkonte al Marta. Temas pri apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/el ili, ne de la personoj/de ili. Tial kies ne estas ebla.

  • La reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.Er.1 Ne estas eble diri: *...akuŝistinoj, kies unu estis nomata...*

Kies ne signifas al kiu «

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

  • Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne diru: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*.