PMEG

3.3. Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj

Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte ĝi estas kunaĵo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas ĉefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Se la ĉefvorto estas O-vorto, la frazparto nomiĝas O-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas A-vorto, ĝi estas A-vorta frazparto. Se la ĉefvorto estas E-vorto, ĝi estas E-vorta frazparto:

  • ĉambroĈambro estas ĉefvorto. Priskriboj ne estas.

  • matura homoHomo estas ĉefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.

  • tre grandaGranda estas ĉefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.

  • tre longeLonge estas ĉefvorto. Tre priskribas ĝin.

Oni povas ankaŭ paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la ĉefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaŭ, multe pli, absolute ĉiam.

Rekta priskribo de ĉefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:

  • la kajero de la juna fraŭlino – Ĉefvorto estas kajero. La estas difina priskribo (= difinilo). De la juna fraŭlino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.

  • tre alte estimata sinjoro – La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas ĉefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte priskribas la ĉefvorton sinjoro.

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton, kaj pri perverbaj (nerektaj) priskriboj.