PMEG 2023

23.4. A-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun A-finaĵo «

Se oni aldonas la finaĵon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finaĵo ĉiam montras vicordon:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)

  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)

  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)

  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)

  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)

Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon same kiel ordinaraj A-vortoj:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.FE.12

Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni prefere kunmetu la tuton en unu vorton, sed ankaŭ plurvorta skribo estas regula. La A-finaĵon oni aldonas fine. Se oni kunmetas, oni por klareco prefere skribu dividostrekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12...dek unua... dek dua.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12...kvindek unua...

  • Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12...dudek-sepa... (aŭ ...dudeksepa...)

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstataŭ dudek-duan oni povas skribi ankaŭ dudekduan, sed anstataŭ mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, ĉar tio estas tro malklara.

  • Tio okazis en la kvindekaj jaroj....iam en la jaroj de 1950 ĝis 1959 inkluzive.

Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finaĵon, sed la Fundamento uzas ambaŭ skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj estas pli klara kaj ankaŭ pli logika, sed la elekto estas libera.

Kun O-finaĵo, kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP oni ĉiam devas kunskribi ĉi tiajn nombrojn.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

ON-vortoj kun A-finaĵo «

ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj A-vortoj:

  • duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco

  • triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco

  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco

  • Ĝi estas longa je duona metro. Ĝia longo estas 50 centimetroj.

  • Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.

Grandegaj nombroj kun A-finaĵo «

Ankaŭ nombrovortoj kiel miliono, miliardo, biliono k.t.p. povas ricevi A-finaĵon. Tiaj A-vortoj povas havi diversajn signifojn laŭ la kunteksto:

  • Ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando.OV.369...lando kun multaj milionoj da loĝantoj.

  • Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn.Por armeo kun duona miliono da soldatoj...

  • Pro la rapida inflacio aperis centbilionaj monbiletoj....monbiletoj kun la valoro cent bilionoj.

  • Nia miliona kliento ricevos specialan donacon. Vicorda signifo.

Nula «

Nulo origine estis ordinara O-vorto. Tial nula estas ordinara A-vorto, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto. Plej ofte la signifo estas “neekzistanta”, “senvalora” aŭ “nevalida”:

  • Bruo potenca, nula esenco.PE.548

  • La rezulto estis nula.

  • Tio okazis je la nula horo kaj tridek minutoj. Vicorda signifo.

Miksitaj nombroj kun A-finaĵo «

Ankaŭ vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj estas eblaj: nia du-milion-unua kliento, sed kredeble oni prefere uzu esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.