PMEG 2023

26.1. Neŭtrala modo – I-finaĵo

Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. I-verboj estas ofte similaj al agaj O-vortoj:

  • labori = la ideo de farado de laboro

  • esti = la ideo de estado

  • Mi volas labori.Mi volas, ke mi laboru.

  • Estas tede labori.Laborado estas teda.

I-verboj ne rolas kiel ĉefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj. Legu detale pri la uzado de I-verboj.