PMEG

3.2. Frazoj kaj frazpartoj

Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.

Frazparto estas vorto aŭ grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.

Ĉi tie temos nur pri frazoj en aktivo, kiu estas la baza maniero konstrui frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon, kiu prezentas la agon el alia perspektivo.

Ĉefverbo kaj frazroloj «

La plej grava frazparto estas la ĉefverbo. Ĝi estas vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p. Ĉefverbo montras, pri kia ago aŭ stato temas.

La ĉefverbo estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la ĉefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.

Se la ĉefverbo de frazo estas batas, oni povas imagi ekz. la jenajn frazrolojn:

  • Tiu, kiu faras la agon, ekz. knabo.

  • Tio, kio ricevas la baton, ekz. ŝtono.

  • Tio, per kio oni faras la baton, ekz. martelo.

  • La tempo, en kiu okazas la ago, ekz. vespero.

  • La loko, en kiu okazas la ago, ekz. korto.

Tiel formiĝas “frazo” kun ses frazpartoj:

  • *Batas knabo ŝtono martelo vespero korto.*

Tio tamen ne estas ĝusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaŭ rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:

Tio, kio faras la agon de la ĉefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:

  • Knabo batas.

Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinaĵon N:

  • Knabo batas ŝtonon.

La ilo ricevas la rolvorteton per:

  • Knabo batas ŝtonon per martelo.

La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:

  • Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero.

Ankaŭ la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie taŭgas la rolvorteto en:

  • Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.

Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:

  • Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.

  • Batas ŝtonon knabo per martelo en korto dum vespero.

  • Ŝtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.

  • Knabo ŝtonon per martelo batas dum vespero en korto.

La baza signifo ne ŝanĝiĝas, sed la vortordo povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.

Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio, la finaĵo N, kaj rolvortetoj.

E-vortoj (vortoj kun E-finaĵo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon aŭ lokon sen aparta rolmontrilo:

  • Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.

  • Venu al mi hodiaŭ vespere.FE.18 Hodiaŭ kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.

La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomiĝas: subjekto, objekto, perverba priskribo, alvoko kaj komplemento.

Subjekto «

Subjekto estas la plej grava frazrolo (krom la ĉefverbo). La subjekto faras tiun agon, aŭ estas en tiu stato, kiun esprimas la ĉefverbo:

  • La birdoj flugas.FE.9 La birdoj faras la agon flugas.

  • Li promenas kun tri hundoj.FE.12 Li faras la agon promenas.

  • Sur la tero kuŝas ŝtono.FE.6 La agon kuŝas “faras” ŝtono.

  • Leono estas forta.FE.7 La “agon” estas “faras” leono.

Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo.

Objekto «

Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:

  • Mi amas la patron.FE.8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 La donado “trafas” rekte panon.

  • Mi vidas leonon.FE.7 Leono estas rekte trafata de la vidado.

Kion precize signifas “esti rekte trafata de ago”, dependas de la verbo.

Perverba priskribo «

Perverba priskribo montras, pere de la ĉefverbo, priskribon de la subjekto aŭ de la objekto:

  • Leono estas forta.FE.7 La vorto forta montras priskribon de la subjekto leono. La priskribon peras la verbo estas.

  • La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.FE.33 Fianĉino estas priskribo de la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo fariĝis.

  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro.FE.31 En kolera humoro estas priskribo de la subjekto li.

  • Ĉu tion vi opinias justa?Ij.35 Justa estas priskribo de la objekto tion. La priskribon peras la verbo opinias.

Alvoko «

Alvoko estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli, per eldiro de ties nomo aŭ per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvokaton:

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.

  • Sinjoro, vi estas neĝentila.FE.16

Komplemento «

Komplemento estas komuna nomo de ĉiuj aliaj frazroloj ol subjekto, objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn cirkonstancojn de la ago.

Komplementojn oni povas nomi laŭ la signifo: loka komplemento, tempa komplemento, maniera komplemento k.t.p.

Komplementojn oni ankaŭ povas nomi laŭ la formo: N-komplemento (havas N-finaĵon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komplemento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:

  • Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.FE.6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 En la tago estas tempa komplemento, en-komplemento.

  • Bonaj infanoj lernas diligente.FE.9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.

  • Tio daŭris nur malgrandan momenton.FA1.136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.

Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.

Subfrazoj «

Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo:

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.FE.8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.

Ordinaran frazon oni povas nomi ĉeffrazo por distingi ĝin de subfrazo.