PMEG 2023

12.3.7. Rolvortaĵoj

Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo. Ofte povas eĉ ŝajni, kvazaŭ la E-vorto mem estus rolmontrilo. Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj. Ĉi tie aperos nur kelkaj ekzemploj, ĉar la rolvortaĵoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn. La signifo de rolvortaĵo ĉiam estas komprenebla el ĝiaj partoj.

Rolvortaĵoj kun de «

Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de:

  • Meze de = “en la mezo de”: Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj.FA4.79En la mezo de la arbaro... Similaj estas komence de (= “en la komenco de”), fine de (= “en la fino de”), ene de (= “en la eno de” = “en”), interne de (= “en la interno de”) kaj ekstere de (= “ekster”).

  • Oriente de = “ĉe la oriento de, ĉe la orienta flanko de”: Ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.Js.4...ĉe la oriento de Jeriĥo. Rimarku, ke temas pri loko ekster Jeriĥo. Ne temas pri la orienta parto de Jeriĥo. Similaj estas okcidente de (= “ĉe la okcidento de, ĉe la okcidenta flanko de”), norde de, sude de, dekstre de, maldekstre de, flanke de, ambaŭflanke de, supre de kaj sube de. Se oni celas enan parton, oni uzu en la oriento de, oriente en, en la okcidento de, okcidente en k.t.p.: Mongulujo estas norde de Ĉinujo, sed Interna Mongolujo estas en la nordo de Ĉinujo (norde en Ĉinujo). Mongolujo estas sendependa lando, sed Interna Mongolujo estas parto de Ĉinujo.

  • Okaze de = “en okazo de”: Okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon.OV.404

  • Pere de = “per helpo de, per uzo de, per interveno de, per intera rimedo, danke al helpo de”, k.s.: Pere de konatoj mi povis komuniki kun ŝi. / La libro estis tradukita en la francan pere de la angla. Oni tradukis el angla traduko, ne el la origina lingvo.

  • Kaŭze de estas alternativo al pro = “el la kaŭzo de”: Ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.M.2 Simila estas sekve de.

  • Escepte de estas alternativo al escepta krom = “kun la escepto de”: Mi ŝatas ĉiujn el ili escepte de Karlo. Ankaŭ escepte + N-finaĵo estas ebla.

  • Inkluzive de = “kun la enkalkulado de”: Ili pagis ĉion inkluzive de loĝado kaj manĝado. La malo estas ekskluzive de.

Vidu ankaŭ fare de.

Rolvortaĵoj kun al «

Multaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + al:

  • Fronte al estas alternativo al unu signifo de kontraŭ = “kun la fronto (antaŭa flanko) direktita al”: La domo staras fronte al la stacidomo. Simila estas vidalvide al.

  • Konforme al estas alternativo al laŭ = “en maniero, kiu konformas al”: Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio!FA3.144

  • Responde al = “kiel respondo al”: Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

  • Rilate al estas alternativo al simpla al, kiam temas pri agmaniero, kiu direktiĝas al io: Ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi.FA1.37 Pli ofte oni uzas rilate + N-finaĵon.

  • Spite al estas simila al malgraŭ, sed montras intencan kontraŭstaron = “kiel spitado al”: Tion ĉi mi devas, spite al la diablo!Rt.40 En la komenco spite estis fakte vera rolvorteto (kun E-finaĵo!): Se ili [...] spite ĉiuj argumentoj [...] tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem.FK.269 (En la Fundamento la radiko SPIT estas tradukita kiel rolvorteto.) Sed tiu stranga uzo jam delonge malaperis. Oni diru spite al ĉiuj argumentojspite ĉiujn argumentojn. Nur antaŭ ke-frazo spite ankoraŭ povas ŝajni kiel rolvorteto. Spite ke tre similas al kvankam kaj malgraŭ (tio) ke.

Legu ankaŭ pri (mal)proksime al/de, pri dank’ al, kaj pri vic’ al.

Rolvortaĵoj kun kun «

Kelkaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + kun:

  • Kompare kun = “en komparo kun”: Vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!FA3.15

  • Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj.FAnt.45

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo «

Rolvortaĵoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-finaĵo. Ankaŭ en rolvortaĵoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni ofte uzas N-finaĵon:

  • Koncerne ...N estas alternativo al pri = “kiam la afero koncernas ...N”: Ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon.FA2.61

  • Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan bildkarton esperante, ke ĝi plaĉos al vi.

  • Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.Sm1.18 La malo estas ekskluzive ...N.

  • Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.M.59

  • Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la lastan ĉapitron mi tre ŝatis la libron.

Novaj rolvortetoj? «

Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortaĵojn en verajn rolvortetojn jene: flanke de la domo *flank la domo*, rilate al tio *rilat tio*. La kialo estas la ŝajna simileco kun: apud la domo apude de la domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortaĵon el rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rolvortetojn el ordinaraj radikoj. Krome leviĝas la demando, ĉu elparoli *rílat* laŭ la baza akcentoregulo*rilát* kvazaŭ estus apostrofita O-vorto.

Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto *far*, kiu fakte estas kreita tiamaniere.