PMEG 2024
12.3.8. Memstaraj rolvortetoj
Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud la aŭto, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro, post la manĝo k.t.p.
Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi la rolvorteton kun E-finaĵo, ĉar la rolvorteto tiam fariĝas propra frazparto, kiu rolas kiel komplemento:
Li staras apud mi. → Li staras apude.
Ŝi sidas ekster la domo. → Ŝi sidas ekstere.
Tio okazis dum la paŭzo. → Tio okazis dume.
Tio okazos post la kongreso. → Tio okazos poste.
Se tia E-vorto montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri movon al la loko:
Li sidas ekster la domo. → Li sidas ekstere. → Li iras eksteren. = ... al ekstera loko (al loko ekster la domo).
Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (rolas A-vortece), oni uzas A-finaĵon post la rolvorteto:
Li loĝas en domo apud mia domo. → Li loĝas en apuda domo. ... en domo apuda.
Sed oni ankaŭ povas uzi lokan aŭ tempan E-vorton en tiaj okazoj: Li loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude.
Ial iuj rolvortetoj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo aŭ A-finaĵo. Oni ekz. preskaŭ neniam diras iri dee = “iri de la loko”, ala veturo = “veturo al la loko”, proa agado = “agado pro tio”. Sed pria kaj prie, kiuj tradicie tute ne estis uzataj, lastatempe eĉ fariĝis sufiĉe oftaj.
Legu ankaŭ pri da sen posta frazparto, tiel nomata “da-ismo”.