PMEG 2023

12.3. Rolvortetoj

Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la frazrolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ĝi kuŝas sur la tablo. La prezidanto ekparolis pri aliaj temoj. Ŝi donis ĝin al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto: Ni formanĝis la manĝon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas simila al mia kuzo.

Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto, sed ankaŭ I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antaŭ si.

Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vortoE-vorteca vorteto por pliprecizigi la lokan aŭ tempan signifon: de ekstere (= “de la ekstero”), ĝis malsupre (= “ĝis la malsupro”), de matene (= “de la mateno”), de tie, ĝis tiam, por ĉiam k.s.

Grupa divido «

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj estas troveblaj en tiu grupo, kiu respondas al la ĉefa signifo.

Legu ankaŭ pri:

Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj estas rolvortetoj kun speciala funkcio antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj.

Krome ekzistas kelkaj neoficialaj rolvortetoj.

Du rolmontriloj samtempe «

Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankaŭ ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaŭ anstataŭ kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.