PMEG 2023

35.2. Ne-esperantigitaj nomoj

Ne-esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas rekono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, ĉar ne ĉiu homo povas scii la nacilingvan elparolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aŭ oni montru la originan elparolon (precize aŭ proksimume), aŭ oni montru esperantecan elparolon.

Iafoje oni preferas konservi nomon senŝanĝe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, ĉar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial neŝanĝenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, ĉar la araba Allah signifas ĝuste “(la) Dio”. Tiaj elektoj estas afero de persona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-latinaj skriboj «

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la latina, oni normale transskribas la nomon per latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la origina lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona, kaj tiam en iaj specialaj okazoj eĉ povas esti inde reteni la originan nelatinliteran skribon (se tio estas ebla), sed tiam ordinare oni uzu apude ankaŭ latinliteran formon.

Finaĵoj «

Ne-esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finaĵo:

  • Zminska meditis momenton.M.30 Pola nomo rolas kiel subjekto.

  • Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

  • Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen!FA2.112 Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

Ĉe ne-esperantigita propra nomo, kiu finiĝas per vokalo, oni povas je bezono rekte aldoni N-finaĵon. Alie oni povas aldoni kaj O-finaĵon kaj N-finajon, kiam la frazrolo tion postulas:

  • Ĉu vi konas Annan? La ne-esperantigita nomo Anna facile akceptas N-finaĵon.

  • Ĉu vi konas Elisabeth-on? La nomo Elisabeth bezonas O-finaĵon por povi akcepti la finaĵon N.

  • Rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen?FA3.114 Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finaĵoj. Poste ĝi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antaŭnomo por povi uzi ankaŭ N-finaĵon.

  • Li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly’n.FA3.143

Sed ĉe ne-esperantigitaj nomoj oni ankaŭ povas simple forlasi la N-finaĵon. Plej ofte la senco tamen restas klara:

  • Elizabeto vidis Peter. La nomo Peter estas objekto, sed la parolanto preferis ne uzi N-finaĵon. La senco estas tamen klara, ĉar Elizabeto ne havas N-finaĵon. Tiu nomo devas esti subjekto. Se ĝi estus objekto, ĝi nepre havus N-finaĵon.

  • Marta ludis la Prière d’une vierge.M.27 Kaj la nomo Marta, kaj la nomo de la franca muzikpeco aperas sen N-finaĵo. La senco estas tamen klara, ĉar ordinare homo ludas muzikpecon, ne inverse.

  • Elisabeth renkontis Peter. Ĉi tie la frazo estas malklara, ĉar ambaŭ nomoj estas ne-esperantigitaj, kaj neniu el ili havas N-finaĵon. Por certeco estas pli bone aldoni N al la objekto. Sed oni tamen rajtas supozi, ke Peter estas objekto, ĉar la plej ofte uzata vortordo estas subjekto – ĉefverbo – objekto.

  • Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir. Ĉi tie aperas la titolo prezidanton antaŭ la propra nomo. En tiaj okazoj nur la titolo havu N-finaĵon, kaj la propra nomo estu sen N-finaĵo. Se oni ne volas uzi N-finaĵon ĉe propra nomo, oni iafoje povas elturniĝi per titolo aŭ alia simila esprimo: Elisabeth renkontis sian amikon Peter.

Ofte oni esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon al la ne-esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finaĵon aŭ E-finaĵon (aŭ eĉ verban finaĵon), oni devas aldoni tian finaĵon:

  • La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo.FA3.145

  • Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstataŭe elturniĝi per rolvorteto: la malnova kastelo de Wartburg.

Nur originaj formoj «

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la dana ĉefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la germanan formon), nek *Copenhague* (la francan formon). Uzu la danan formon København, aŭ la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la ĉina filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la latina formo). Uzu la ĉinan formon Kongzi, aŭ la Esperantan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aŭ esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo «

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu ĝin laŭ la maniero de alia nacia lingvo. Aŭ oni uzu la originan elparolon, almenaŭ proksimume, aŭ oni elparolu esperantece. Parolante pri ekz. la angla urbo Winchester oni elparolu aŭ anglece “ŭinĉestr”, aŭ esperantece (“vinĉester”), aŭ oni plene esperantigu (ekz. Vinĉestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj.