PMEG 2023

23.6. Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj

Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro aŭ kvanto «

La rolvortetoj ĉirkaŭ, de, ĝis, inter, sub, super kaj po povas uziĝi kun nombraj aŭ kvantaj vortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj.Rz.43Restas proksimume dek personoj.

  • Ĝis ducent homoj povas eniri.Maksimume ducent homoj povas eniri.

  • Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn.Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek eŭrojn.

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.

  • Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico.Lv.24Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ĉiu vico.

  • La temperaturo estis sub nul.La temperaturo estis malpli alta ol nul gradoj.

  • Li havas super mil eŭrojn.Li havas pli ol mil eŭrojn.

Super kaj sub estas en la praktiko tre malofte uzataj kiel nuancilo de nombro aŭ kvanto. Ili estas menciitaj ĉi tie nur por kompleteco. Normale oni uzas pli ol kaj malpli ol respektive.

En ĉi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaŭ la nuancilo devas malaperi, ĉar ĝi ne plu havas sencon:

  • Restas ĉirkaŭ dek personoj.Rz.43 Restas personoj. (*Restas ĉirkaŭ personoj* ne havas sencon.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. Mi vidis homojn. (*Mi vidis inter homojn* ne havas sencon.)

Oni vidas, ke tiuj ĉi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombron aŭ kvanton. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan rolon. Ĉirkaŭ, de, ĝis, super kaj sub estas eĉ interŝanĝeblaj kun E-vorto aŭ esprimo kun E-vorteca vorteto: ĉirkaŭproksimume, deminimume, ĝismaksimume, superpli ol, submalpli ol.

Nuanciloj antaŭ subjekto «

Tiaj ĉi nuanciloj povas aperi antaŭ subjekto:

  • Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj.FA2.68 Ĉirkaŭ cent kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Ĉirkaŭ do ne montras frazrolon ĉi tie. Ĝi rilatas nur al la nombro.

  • El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi.Gn.6 Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo ĉi tie, ĉar subjekto estu sen rolmontrilo.

Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj «

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj.M.22 Ĉirkaŭ koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo ĉirkaŭ sesdek jaroj.

  • Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.BV.13 La tempa komplemento havas la rolvorteton en. Ĉirkaŭ estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Li havas aĝon de ĉirkaŭ 50 jaroj. La tuta esprimo de ĉirkaŭ 50 jaroj estas priskribo de la vorto aĝon. La rolvorteto de ligas la priskribon al ĝia ĉefvorto. Ĉirkaŭ nur nuancas la nombron.

  • Li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn.H.150 La frazparto ok ĝis naŭ jarojn estas tempodaŭra komplemento, kiu devas havi ian rolmontrilon. Ĉi tie ĝi havas N-finaĵon. Ĝis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kuŝi sub po tri kovriloj. La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-komplemento. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas ĉirkaŭ mil eŭrojn. La objekto ĉirkaŭ mil eŭrojn bezonas la finaĵon N. Ĉirkaŭ nur nuancas la nombron mil.

Neunueca uzo «

Se oni opinias, ke tiaj ĉi nuanciloj ne estas rolmontriloj, tiam oni ja uzas N kaj aliajn rolmontrilojn kune kun ili, kiam tio estas bezonata. La ĉi-antaŭaj klarigoj estas verkitaj laŭ tia opinio. Sed se oni tamen opinias, ke ili estas veraj rolmontriloj, tiam oni neniam uzas la finaĵon N kune kun ili, kaj ankaŭ forlasas diversajn aliajn rolmontrilojn.

Zamenhof hezitis pri la afero. Li iafoje uzis tiajn ĉi nuancilojn kiel verajn rolmontrilojn forlasante la finaĵon N ekz. ĉe objektoj. Alifoje li uzis ilin laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj. La nuancilon ĉirkaŭ li uzis en ambaŭ manieroj. La nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaŭ uzado kun N estas bona (Lingvaj Respondoj p. 70, n-ro 79). Li eĉ mem uzis po en tia maniero almenaŭ unu fojon. La aliajn nuancilojn Zamenhof uzis tiel malofte, ke estas malfacile diri, kiajn regulojn li sekvis. Unueca principo por ĉiuj ĉi nuanciloj ne estas do trovebla ĉe Zamenhof:

  • Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj.M.180 La tempodaŭra komplemento ne havas alian rolmontrilon ol ĉirkaŭ.

  • La sola presado de nia gazeto kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare.OV.126 La kosta komplemento havas la rolfinaĵon N. Ĉirkaŭ estas do nur nuancilo de nombro ĉi tie.

  • Li povas veni nur sufiĉe malfrue – ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo.BV.69 Ĉirkaŭ rilatas al subkomprenita unu, sed ĝi estas ĉi tie ankaŭ la sola rolmontrilo de horo.

  • Ekzistas ankaŭ [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La kosta komplemento ne havas N-finaĵon.

  • Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 La objekto tri pomoj ne havas N-finaĵon. Po estas do iel rolmontrilo de objekto ĉi tie.

  • Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.DL.18

  • Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...por po dudek spesdekoj por horo. Normale oni uzas por en ĉi tiaj esprimoj, ĉar temas pri prezo, sed ĉi tie po transprenis ankaŭ la rolon de por.

  • Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu] ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.Nm.28 En tiu ĉi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finaĵon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion. Sed la vortordo estas nekutima (la nombra esprimo po du staras post la O-vorta esprimo), kaj oni povas diri, ke po du estas aparta komplemento ĉi tie.

Nuntempe oni kutime uzas ĉiujn ĉi vortetojn nur kiel nuancilojn en tiaj esprimoj, do ne kiel rolmontrilojn – escepte de po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj sekvas la Zamenhofan (kaj Fundamentan) modelon, aliaj sekvas la samajn regulojn kiel por ekz. ĉirkaŭ.

Konkludo «

Por ĉirkaŭ, de kaj ĝis la afero ŝajnas klara. Kiam ili estas nuanciloj de nombro aŭ kvanto, ili ne estu rigardataj kiel rolvortetoj. Se la tuta frazparto bezonas rolmontrilon (N aŭ rolvorteton), oni uzu tian.

Pri po oni tamen povas agi laŭplaĉe. Pro la Zamenhofa kaj Fundamenta uzo restas ĉiam regule uzi po kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do povas ĉiam forlasi N post po. Tio iafoje povas esti konfuzokrea (ekz. kiam mankas N-finaĵo ĉe objekto). Alifoje tio estas eleganta. Oni povas ankaŭ ĉiam uzi po kiel nuran nuancilon almetante ĉiam la bezonatajn rolmontrilojn. Tio estas tre klara, sed iafoje povas esti iom peza. Apenaŭ havas sencon disputi pri tio, kiu el la du uzoj estas preferinda. Praktike ambaŭ bone funkcias.

Ĉe tiaj esprimoj de prezo, en kiuj oni normale uzas por, la Zamenhofa uzado de sola po estas rekomendinda: Ili vendas oranĝojn po kvar eŭroj por kilogramo. Diri por po kvar eŭroj ne estas eraro, sed tio estas malpli eleganta esprimo.

Noto: Laŭ PAG oni ankaŭ povas uzi po prefiksece ĉe nombrovortoj: *po-du*, *pocent*. Tio estas komplete erara kaj evitenda. Se oni tiel uzus po, oni devus same uzi ĉirkaŭ kaj aliajn nuancilojn de nombro: *ĉirkaŭ-du*, *ĝis-cent* k.t.p.

Pli ol, malpli ol «

Nombra aŭ kvanta esprimo povas havi pli olmalpli ol kiel nuancilon:

  • Ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25 Pli ol tri = “nombro kiu superas tri”.

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj.L1.133

  • Malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon.FA4.180

  • Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon.M.183

  • Tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvoFA2.150

Pli olmalpli ol rolas simile kiel nuancilo ankaŭ antaŭ nenombraj kaj nekvantaj esprimoj.