PMEG 2023

12.3.5.3. Ĝis

Limo de movo «

Ĝis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.FE.18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.

  • Li kliniĝis ĝis la tero.FA2.99

  • Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

  • Ĝis kie ni iros hodiaŭ?

  • De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta.FA2.67

  • Starigu nun la kaldronon kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando.FA3.137

  • La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.M.175

Limo sen movo «

Ĝis ankaŭ povas montri limon de spaco, tereno aŭ simile:

  • La tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio.FA2.109 La sveda bordo estas limo de la glacio.

  • Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj.FA1.181 La rando de la ĉapo troviĝis sub la oreloj.

  • En forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon.FA3.59 La haŭto estis limo de la malseko en liaj vestaĵoj.

  • Ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime.FA3.56

Tempo «

Ĝis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:

  • Mi laboras ĉiutage de frua mateno ĝis malfrua vespero.L1.73 Post malfrua vespero mi ne plu laboras.

  • Ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!Rt.30 Nur post la morto povas ĉesi via fideleco kaj obeado.

  • Mi eltenos ĝis la fino.Rt.115

  • Ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.FA1.17

  • Nu, atendu ĝis morgaŭ.FA1.154

  • Ĝis (la) revido! aŭ simple Ĝis (la)! ≈ Ĝis nia venonta revido mi memoros vin!

  • Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi?Er.10Ĝis kiu tempo vi daŭrigos rifuzi... Rimarku, ke ĝis antaŭ demanda kiam estas bona uzo, dum ĝis antaŭ nedemanda kiam-frazo estas malbona.

Speciala uzo de tempa ĝis estas montrado de lasta tempo por fini taskon. Tiam ĝis signifas “ne pli malfrue ol”. La montrita tempo estas mem inkluzivita, sed post ĝi estos tro malfrue:

  • La tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo.OV.563...preta ne pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas ĉi tie kompreniĝi kiel fariĝu preta, estu pretigita. Ĉi tia uzo de ĝis estas speciala konvencio. Se tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta ĝis la fino de Majo, post kiam ĝi ĉesu esti preta.

  • Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam ĝi estis preta estis jam ĝuste sabato.FA1.199 Li do sukcesis pri la tasko.

  • Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ.OV.488 Oni ne sukcesis ĝis tiu tempo.

  • Ĉiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton.OV.200 Ĉi tie Zamenhof esprimis dufoje la saman sencon. Oni povus aŭ forigi ne pli malfrue ol, aŭ anstataŭigi ĝis per N-finaĵo.

Ankaŭ estas eble uzi antaŭ en ĉi tiaj frazoj, sed tiam la montrita tempo ne estas inkluzivita: Ĝi devas esti preta antaŭ sabato. Sabate estos jam tro malfrue. Komparu ankaŭ kun tempa por.

Atingo de mezuro, grado, nivelo, stato «

Ĝis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aŭ staton, kiun io atingas:

  • Per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj.Rt.18

  • Longigu Dio la vivon ĝis ekstrema mezuro!Rz.90

  • Ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj, por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco.Hŝ.2

Ekstremo sur skalo «

Ĝis povas montri unu ekstremon de ia skalo aŭ hierarkio, dum de montras la alian ekstremon:

  • Precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj.FA3.24 Ŝi havas ĉiujn specojn, sovaĝajn, luksajn, kaj ĉiujn aliajn specojn inter tiuj du ekstremoj.

  • Ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.Jr.50 Ĉiuj homoj, ĉiuj brutoj, kaj ĉio alia inter tiuj du limoj, foriĝos kaj foriros. Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.

  • Ekzistas ankaŭ [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la plej alta estas 50, sed ekzistas ankaŭ prezoj inter tiuj du ekstremoj. En ĉi tiaj esprimoj oni ofte forlasas de: Ili kostas 15 ĝis 50 centimoj(n).

Legu pli pri de kaj ĝis rilate al nombraj kaj kvantaj vortoj.

Ĝis inkluzivas «

Esprimo kun ĝis normale inkluzivas ankaŭ la ĝis-aferon. Se iu petas, ke oni nombru de 1 ĝis 5, oni diru: 1, 2, 3, 4, 5 (la kvino estu inkluzivita). Iafoje por emfazi la inkluzivan signifon oni povas aldoni la vorton inkluzive: Ili loĝas en apartamentoj 101 ĝis 150 inkluzive. Oni povus ankaŭ uzi ĝis kaj kun: ...en apartamentoj 101 ĝis kaj kun 150.

Se iam oni volus ekskluzivi la ĝis-aferon, oni povus aldoni ekskluzive: Ili kostas de 10 ĝis 20 dolarojn ekskluzive. (La plej alta prezo estas 19,99 dolaroj.) Tiaj esprimoj estas tamen tre malofte bezonataj.

Frazenkondukilo «

Ĝis estas ankaŭ frazenkondukilo. Tiam ĝis rilatas al tuta frazo: Mi ploris, ĝis mi endormiĝis.FA1.229

Vortfarado «

  • Ĝisi = “diri ĝis (la revido)!, adiaŭi”: Post la kongreso ĉiuj ĝisis, kaj iris hejmen.

  • Ĝiso = “eldiro de la frazo ĝis (la revido)!”: Sekvis ĝisoj kaj kisoj. Poste ĉiuj foriris.