PMEG 2023

33.7. Aliaj subfrazoj – apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol

Apenaŭ «

Apenaŭ plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenaŭ signifas “tuj post kiam” aŭ “preskaŭ samtempe kiam”. Tiaj apenaŭ-frazoj staras ĉiam antaŭ la ĉeffrazo:

  • Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?”FE.21Tuj post kiam ŝia patrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis...

  • Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki.FE.19

  • Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.M.128

Alternative oni povas uzi apenaŭ kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, kiam el la buŝo... La frazo kiam el la buŝo... estas nun tempa subfrazo.

Dum «

Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio daŭras samtempe kun la ĉeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la ĉeffrazo estas pli-malpli daŭraj, kaj daŭras dum pli-malpli la sama tempo:

  • Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis.FA1.143 La gardodeĵorado daŭris samtempe kiel la dormado.

  • Dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj.FE.17

  • Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos.BV.68

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la ĉeffrazo. Tiam la tempodaŭra signifo povas malfortiĝi kaj iafoje preskaŭ malaperi:

  • Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto.FA1.93 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj daŭraj, estis forte kontrastaj unu al la alia.

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antaŭe), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la ĉiama mensogado.

  • Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.M.150 Gravas nur la kontrasto.

Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento ĝi estas uzata nur tiel. Poste dum fariĝis ankaŭ rolvorteto: Dum la manĝado venas apetito.PE.612 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas *dum (tio) ke* antaŭ subfrazo. Tiamaniere ili forprenas de dum ĝian originan rolon. Kial oni faru ion tian, estas nekompreneble.

Se ne estas tiel, ke ambaŭ agoj estas daŭraj, aŭ se oni ne volas aparte montri daŭrecon, oni uzas rilatan kiam. Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Kiam oni estas riĉa [...], oni havas multajn amikojn.FE.16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambaŭ samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi loĝis en Romo.* Diru ...dum mi loĝis en Romo...kiam mi loĝis en Romo, depende de la celita senco.

Ĝis «

Ĝis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la ĉeffrazo. Kiam la ago de la ĝis-frazo komenciĝas, la ago de la ĉeffrazo finiĝas:

  • Ili persekutos vin, ĝis vi pereos.Re.28 Kiam vi pereos, finiĝos la persekutado.

  • Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro.FA1.161 Kiam ŝi venis al la granda arbaro, ĉesis la irado.

  • Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa.Rz.22Mi donos manĝi nur post kiam vi pagos por la antaŭa. La ne-donado de manĝo ĉesos, kiam okazos la pago.

  • Ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj.FA2.33 La flugado ne vere ĉesis, sed nur ŝajnis ĉesi.

Ĝis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la ĉeffrazo:

  • Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos.FK.265

Ĝis-frazo ĉiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, ĝis li dormis.* Diru: Mi restis, ĝis li ekdormis. Aŭ: Mi restis, ĝis mi vidis, ke li dormas. Aŭ simile.

En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni kiam post ĝis. Ne diru: *Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos. Ĝis estas mem frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ĝis kiam estas tute normala: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.

Povas ŝajni strange, ke oni uzu ĝis kiam nur ĉe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda ĝis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ĝis kiam. La simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo ĝis rilatas al la tuta subfrazo: Mi daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos.Mi daŭrigos demandadi ĝis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen ĝis rilatas nur al kiam: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.Mi demandis: “Ĝis kiu tempo ili restos tie?” Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en ĝis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute malĝustan sencon. Oni erare diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn.* La intencita senco estas, ke la ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstataŭ ĝis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Ĝis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankaŭ rolvorteto: Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.FE.18 Komparu kun dum, kiu komence estis nur frazenkondukilo.

Kvankam «

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉeffrazan ideon:

  • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.FE.39 Ŝi ja edziniĝis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.35 Ni ja nomas ilin tolaĵo. La fakto, ke ili ne ĉiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen en la ĉeffrazo:

  • Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.M.111

  • Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis.M.102 Ŝi ne edziniĝis. Ŝia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi tion.

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: *Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Aŭ: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam-frazojn, en kiuj la ĉefverbo kaj ankaŭ aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam-frazoj apenaŭ ŝajnas esti subfrazoj plu:

  • Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton.OV.247Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

  • La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.M.198...kvankam ŝi ne faris tiel koleran mienon kiel antaŭe.

  • Nun nia urbo jam trankviliĝis, kvankam ankoraŭ ne tute.L1.102...kvankam ĝi ankoraŭ ne tute trankviliĝis. La urbo ankoraŭ ne vere tute trankviliĝis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke ĝi trankviliĝis.

  • Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj.M.143...kvankam ili fluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenaŭ povas troviĝi.

  • La larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo.M.194...kun plendo profunda, kvankam ĝi estis muta.

  • Ĝi [= la desegnaĵo] prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵonM.68Ĝi prezentis artaĵon, kiu estis bela, kvankam ĝi estis malgranda.

Kvankam tre similas al malgraŭ. La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgraŭ estas rolmontrilo, kiu staras antaŭ O-vorta aŭ O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis.Ili rifuzis helpi malgraŭ mia petego.

Sed ankaŭ malgraŭ povas enkonduki subfrazon kun helpo de ketio ke: Ili rifuzis helpi malgraŭ (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraŭ (tio) ke estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.

Ekzistas ankaŭ la eĉ pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kontraŭstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankaŭ la rolvortaĵon spite al. Ankaŭ + se povas iafoje havi similan signifon. + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, eĉ se mi petegus.

Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute malaperis.

Kvazaŭ «

Kvazaŭ = “tiel kiel estus se”. Kvazaŭ povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:

  • Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj.FA3.50Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianĉoj. Ili ne estis gefianĉoj, sed ŝajnis tiel.

  • Li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.FA1.21 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur ŝajnis tiel.

  • Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion.FA3.59

  • La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita.FA3.26

  • Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus.BV.84

Kvazaŭ-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamanieretiumaniere en la ĉeffrazo:

  • Mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!FA2.26Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

  • Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj.FA2.149

  • Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras.M.184

En ĉi tiaj kvazaŭ-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun AS, IS aŭ OS): De li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo.Rz.8 Tio ne estas erara, ĉar jam kvazaŭ montras la imagecon sufiĉe klare. Oni uzu tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazaŭ-frazo iel redonas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni ĉiam uzu la verboformon de la iama penso aŭ diro: Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.FA3.46

Kvazaŭ ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon: Li parolis kvazaŭ robote.

La vorteto kvazaŭ aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankoraŭ iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nerealecajn subfrazojn:

  • Estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo.FA1.97...kvazaŭ ambaŭakra glavo trairus...

  • Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo.BV.35...kvazaŭ ĝi estus la vizaĝo...

Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas ĉiam kvazaŭ. Sed oni ja povas iafoje uzi kiel antaŭ se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazaŭ: Li sentis tian doloron, kiel se iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni uzas la realan modon (AS-finaĵon). Kvazaŭ ne estas ebla. En tiaj frazoj oni povas ankaŭ uzi kiam anstataŭ se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazaŭ li estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo. Tial oni uzas kvazaŭ kun imaga modo (US-finaĵo).

Ol «

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaŭ la subfrazo staras la vorteto antaŭ:

  • Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris.FA2.12Pli frue ol tiam, kiam li atingis...

  • Antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron.FE.24Pli frue ol tiam, kiam vi venos al mi...

  • Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon.Gn.24Mi ne manĝos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn kunlabore kun plialia. Ankaŭ en antaŭ ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antaŭa.

Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.

Se la ĉeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataŭ subfrazo uzi antaŭ ol + I-verbon.

Ol ankaŭ povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata.