PMEG 2024
20.1. Kiel kaj ol
Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj, sed ankaŭ al frazenkondukaj vortetoj. Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.
Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kompara kiel kunlaboras kun tiel, same, simile, tiom, tia, sama, aŭ simila. Sed ofte tiel aŭ tia estas subkomprenata.
Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Kompara ol kunlaboras kun pli, malpli, alie, malsame, alia, malsama aŭ kunmetaĵoj kiel alimaniere, aliloke, alispeca k.s.
Kiel havas ankaŭ aliajn nekomparajn uzojn.
Iafoje oni uzas malkiel por malegalecaj komparoj.
Legu ankaŭ pri pli ol antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj, kaj pri antaŭ ol.