PMEG 2023

14.3.2. Tabelvortoj je EL

kiel en kiu maniero aŭ grado
tiel en tiu maniero aŭ grado
iel en iu maniero aŭ grado
ĉiel en ĉiu maniero
neniel en neniu maniero

La EL-vortoj estas ĝeneralaj E-vortecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj), loko (E-vortoj), kaŭzo (AL-vortoj) aŭ kvanto/nombro (OM-vortoj). La EL-vortoj kovras pli-malpli ĉiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi E-vorteca vorto. Grado kaj maniero estas la plej gravaj signifoj de la EL-vortoj, sed ne la solaj. Ĉi-poste maniero kaj grado estos uzataj kiel klarigoj, kvankam ili ofte ne estas tute trafaj. Pli precizaj klarigmanieroj tamen ne ekzistas.

Legu ankaŭ pri grado kaj kvanto.

Kiel «

  • Kiel vi de tie forvenis?Rt.61En kiu maniero vi de tie forvenis? Demanda kiel.

  • Kiel do li aspektas?FA1.17

  • Kiel vi pensas pri ĉi tio?Rz.10En kiu maniero vi pensas... Kion vi pensas...

  • Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn!M.19En kiu maniero mi diros... Per kiaj vortoj mi diros...

  • Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li?Rt.73En kiu maniero... Per kia nomo...

  • Kiel vi fartas?FA2.139 Ĉi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de sanstato. Kia estas via sanstato?

  • Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto?Rt.72En kiu maniero, kiagrade ĝi plaĉas...

  • Kiel, nur du manĝoj?Rz.27Kiel povas esti, ke estas nur du manĝoj?

  • Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis.FA2.137...en kiu maniero tio okazis. Kiel en demanda subfrazo.

  • Ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis.M.5

  • Kaj kiel ili dancadis!BV.13 Ekkria kiel.

  • Ho kiel tio min malĝojigas!FA1.235 Ekkria kiel.

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero, en kiu mi zorgas... Rilata kiel.

  • Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.Rĝ2.23

Iafoje kiel signifas pli-malpli “tion ke”, sed restas ankaŭ maniera signifo:

  • Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis.BV.13 ≈ ...rigardi tion, ke la du knabinoj dancadis, kaj en kiu maniero ili dancadis.

  • Mi aŭdis, kiel la kokoj krias.FA4.130Mi aŭdis, ke la kokoj krias, kaj kiamaniere ili krias.

Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:

  • Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj?FA2.143 Demanda kiel pri grado de tempa longeco.

  • Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo.FA2.94La gradon de akurateco pruvas ilia vojaĝo. Grada kiel en demanda subfrazo.

  • Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino.FE.15...por vidi la gradon de ĝentileco...

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229

  • Kiel alta estas tiu turo?

  • Kiel grandan pecon vi volas?

  • Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!FA2.24 Grada ekkria kiel.

  • Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!M.196

  • Mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas.FA1.232

  • Fi, kiel abomene!FE.26

  • Ha, kiel bele!FE.26

  • Vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas!FA2.37 Rilata kiel pri grado.

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi kiom anstataŭ kiel.

Kiel estas ankaŭ uzata por enkonduki komparajn esprimojn. Tio estas eĉ ĝia plej ofta uzo: Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.FE.33 Ŝi estis soleca kiel hieraŭ.M.38

Legu ankaŭ pri la esprimo kiel eble plej.

En la unua tempo oni uzis kiel se kiel enkondukilon de subfrazo kun la signifo de kvazaŭ.

Tiel «

Tiel estas plej ofte grada, sed povas ankaŭ esti maniera. Ofte la du nuancoj intermiksiĝas. Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aŭ E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la ĉefverbo, ĝi estas pli ofte maniera:

  • “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon”.FE.17Se estas en tiu maniero... Tiel montras ion antaŭe diritan.

  • Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo.M.43Ŝi staris en tiu maniero...

  • Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.PE.1086...en tiu maniero faras la hundo. ...tion faras la hundo.

  • Tiuj fragmentoj de interparolado [...] faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado.M.80...se ni povas uzi la vorton “pepado”.

  • Ne faru tiel, faru tiel ĉi!

  • Kial vi tiel ploras [...]?FA2.21...en tiu maniero..., ...tiugrade...

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem.FE.18...en tiu maniero..., ...en tia grado aŭ amplekso... Tiel almontras la postan kiel-frazon.

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...estis tiugrade malagrablaj kaj tiugrade fieraj... Gradaj kaj manieraj tiel, kiuj almontras la postan ke-frazon.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Gradaj tiel.

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33 Grada tiel.

  • La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon.FE.34 Grada tiel.

  • Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si.FE.23 Grada tiel.

  • La ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia fino.FA2.24

  • Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Grada tiel, kiu almontras la postan komparan kiel-esprimon.

  • Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi.Rz.26 Grada tiel, kiu almontras la antaŭan frazon.

  • Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo.M.200 Tiel por grado de multeco. Kune kun multe oni tamen ofte uzas tiom.

  • Mi ĝojas, ke vi tiel baldaŭ venis.FK.101

  • Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.FE.25

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Kio vin tiel afliktas?M.55

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstataŭ tiel.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiel-subfrazo, tiel povas esti forlasata.

Iel «

Iel estas sufiĉe malofte uzata. Ĝi havas normale manieran nuancon (ĉefe rilate al verbo), sed iafoje ankaŭ gradan (ĉefe rilate al A-vorto aŭ E-vorto):

  • Ĝi [...] sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas.FA3.107...en iu maniero malvigla..., ...iagrade malvigla...

  • Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino!M.50En iu maniero malfacile..., Iagrade malfacile...

Por grada signifo oni uzas normale iom, kiu tamen montras specialan nuancon.

Ĉiel «

Ĉiel estas malofte uzata. Ĝi montras nur manieron:

  • Ili ĉiel helpis al mi.Ili helpis al mi en ĉiuj manieroj.

Neniel «

Neniel estas uzata ĉefe maniere. Ofte neniel estas uzata anstataŭ ne por emfazo:

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28En neniu maniero mi povas... Mi tute ne povas...

  • Ni pri unu punkto neniel povis interkonsenti.OV.247...en neniu maniero povis... ...tute ne povis...

  • Ne, tio neniel devas fariĝi!FA1.43Ne, tio absolute ne devas fariĝi!

  • Mi neniel esperis sukceson.Rt.62Mi tute ne esperis sukceson.

Malkiel, maltiel «

Iafoje oni uzas kiel kaj tiel kun la prefikso MAL. Malkiel (“male al, malsame de, tute alie ol”) estas nuntempe relative ofta vorto, dum maltiel (“en la mala maniero”) aperas nur tre malofte:

  • Petro volonte vojaĝas, malkiel Karlo, kiu preferas resti hejme.

  • Malkiel en Italujo, ĉi tie tre ofte pluvas.

  • Mi restas ĉe mia opinio, kvankam plej multaj homoj maltiel pensas.

Kiel... tiel ankaŭ «

La esprimo kiel... tiel ankaŭ (iafoje simple kiel... tiel) insiste montras, ke du aferoj estas same validaj. Tio tre similas al kaj... kaj:

  • Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi tiel ankaŭ por mi.M.66...kaj por vi, kaj por mi.

  • La kompatinda anasido [...] estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj.FA2.37

  • Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo.FA2.8Kaj la koridoro, kaj la tuta ĉambro estis frotitaj per lardo. Rimarku la uzon de frotita/frotitaj. La unua varianto estas mallongigo: Kiel la koridoro estis frotita per lardo, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo. La dua ne estas mallongigo, kaj frotitaj priskribas du aferojn.

  • Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. (El la kristana preĝo Patro nia.)

  • Sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.Nm.9

Vortfarado «

  • Tiele estas pli emfaza formo de tiel uzata nur pri manieroj: Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis!FA1.13 Tiele diras la Eternulo Cebaot.Zĥ.1 Tiele sonas nuntempe iom formale aŭ solene. Tiele estas ankaŭ uzata en iaj tekstoj por montri, ke io stranga estas ĝuste citita: “Li havis nenio (tiele!) por manĝi.” La vorto tiele ĉi tie atentigas, ke la eraro pri N-finaĵo estis jam en la originala teksto.

  • Tiela = “tiumaniera”. Uzebla anstataŭ tia, se temas pri maniero, aŭ por emfazo: Mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco!Rz.5 Tiela estas nuntempe apenaŭ uzata.

  • Iele estas pli akcenta formo de iel: Iele, iome, duone malbone.PE.560

Legu ankaŭ pri la kunmetaĵo samkiel.