PMEG 2023

14.3.3. Tabelvortoj je OM

kiom kiel multe, kianombre, kiakvante
tiom tiel multe, tianombre, tiakvante
iom ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte
ĉiom la tuta kvanto
neniom nenianombre, neniakvante, neniamezure

La OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece. En O-vorteca uzo OM-vorto ofte estas priskribata de da-esprimo.

Kiom «

  • Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro?FK.103Kian kvanton mi ŝuldas al vi...? Demanda kiom.

  • Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri?Kiel multajn vi volas...

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!FA1.108...kiel multe de la ŝtofo..., ...kian kvanton de la ŝtofo... Kiom en demanda subfrazo.

  • Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado.FA4.115...kiel multe kostos..., ...kian kvanton kostos...

  • Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Rt.64...kiel multe/kia nombro/kia kvanto da mortigitoj estis?

  • Kiom da homoj estas ĉi tie! Ekkria kiom.

  • Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas.Rz.93 Rilata kiom.

Tiom «

  • Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas.OV.518 Tiom montras la antaŭe diritan nombron.

  • Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas.FA1.6 Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Ekzistis nenio krom [...] du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.M.197 Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l’ suno sin levis kaj eliris.BV.22 Tiom almontras la postan ke-frazon, kiu esprimas la kvanton nerekte per ĝiaj sekvoj.

  • Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!FA2.42 Tiom almontras la feliĉoplenan situacion.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiom-subfrazo, tiom povas esti forlasata.

Iom «

Teorie iom devus signifi “ia nedifinita kvanto”, sed en la praktiko ĝi preskaŭ ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala, nome: “ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti signifa”. Iom estas uzata ne nur pri kvanto aŭ nombro, sed ankaŭ pri grado, ĉiam kun sia speciala nuanco:

  • La juna vidvino [...] aĉetis iom da butero.M.64...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.

  • Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras.BV.53...ne tre multe memoras, sed ankoraŭ ja memoras.

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34

  • Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?Rz.33...ne tre malseka, sed sufiĉe malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.FE.38 Grada iom.

  • Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis.FA2.90 La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.

Ne konfuzu iom kun malmulte:

  • Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por ke oni mallaŭdu lin.

  • Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laŭdi lin.

Trian subtilan nuancon havas kelke = “ne tre multe”. Dum iom esprimas, ke nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda:

  • Sur la ŝoseo estis iom da aŭtoj. La aŭtoj estis malmultaj, sed ne neglekteble malmultaj.

  • Sur la ŝoseo estis kelke da aŭtoj. La aŭtoj estis pli ol unu, sed ne tre multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj aŭtoj. Legu pri la distingo inter kelke/multe kaj kelkaj/multaj.

Ĉiom «

Ĉiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo “la tuta kvanto”:

  • – Kiom da benzino vi volas? – Mi volas ĉiom, kiom vi havas....Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.

La signifo de ĉiom ofte praktike fariĝas tre simila al la signifo de ĉio, kiun oni uzas multe pli ofte.

Neniom «

  • El la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno.Re.16...nenia kvanto restu ĝis la mateno.

  • Neniom da oro, sed bona gloro.PE.649

  • Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.M.210

Neniom estas uzata ankaŭ pri mezuro, kio proksimiĝas al grado:

  • Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon [...] neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon.FK.232

  • Tamen tio ĉi neniom malhelpas.H.165

  • Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj.OV.348

Aldona multe «

Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas forlasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo:

  • Mi scias, kiom multe da malĝojo faras al Vi kelkaj intrigantoj.L2.60 Oni povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.

  • Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto.L2.342

  • Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj.FA3.40

  • Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.FA3.55

  • Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari!FA3.98

  • Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega [...].FK.205

  • En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo.FA2.2

Aldona same «

Oni iafoje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama kiel alia kvanto:

  • Li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas.FK.248 Tiom same = 33.

  • Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas?M.36

  • Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same kiel mi.FA3.135

OM-vortoj kun pli «

Tre ofte OM-vorto priskribas la vorteton pli precizigante ties signifon:

  • Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!AK.4

  • La muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis.BV.14

  • Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.FK.297 Ĉi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom, sed des.

Limiga kiom kaj tiom «

Ofte kiom, kaj iafoje tiom, uziĝas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj:

  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Rt.51Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.FA1.156...tenis sin laŭpove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis senlimaj.

  • La kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento.FK.221 La profesio povas limigi la eblojn de reguligo.

  • Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la plafono.FA2.7 La alteco estis limigita.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.L2.331Mi laŭeble evitas... Mi tiom, kiom tio estas ebla, evitas... Ne konfuzu la limigan kiom eble kun la maksimumiga kiel eble plej.

  • Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!Rt.137 La feliĉo dependas de la kompatemo.

Kiom kaj tiom pri emfaza grado «

Ĉi-antaŭe estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom:

  • La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj progresoj, estas apenaŭ komencata.L1.323

  • Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero.FK.286

  • La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.FK.293

Estas rekomendinde utiligi tiun ĉi eblon tre ŝpare, por ke la emfaza efekto de tiom kaj kiom ne eluziĝu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj vortoj ne fariĝu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo.FA3.35

Legu ankaŭ pri tiom-kiom-ismo (misuzo de tiom kaj kiom por grado, kiam tute ne temas pri emfazo).

Vortfarado «

  • Iomete, iometo = “nur malmulte, tre malgranda kvanto”: Ŝi trinkis iomete da vino. / Mi parolas iomete la anglan kaj la francan lingvojn. / Ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila.FK.234 Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?Rt.24

  • Iom-post-ioma = “okazanta iom post iom”: Mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo.OV.329

  • Poiome, poioma = “okazante/okazanta po iom (= iom post iom)”: La trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. / Se vi volas poioman enkondukon en la vivon de Jesuo, tralegu la Evangelion de Marko.

  • Kioma = “sur kiu loko en vicordo”: Kioma horo estas, gardisto?FA1.127 De la kioma etaĝo vi estas?M.11 Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.Gm.59 Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo.

  • Tioma, ioma, ĉioma, nenioma = “ampleksanta tiom/iom/ĉiom/neniom”: Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post tiom da laboro...) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.) Tioma ankaŭ povas signifi “sur tiu loko en vicordo” (simile al kioma): Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitiĝi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.

Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo, dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.