PMEG 2023

14.3.4. Ajn

Ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, ĉefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj kaj ĈI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la tabelvorto:

  • Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla!FA3.79 Ne gravas, kie ŝi estas trovebla.

  • Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!BV.53 Ne gravas, kiu ŝi estos.

  • Kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi [= la maro] estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado.FA1.164 Eĉ se estus tute senbrue kaj trankvile, estus tamen negranda moviĝo ĉe la bordo.

  • Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj.Gm.63

  • Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos.BV.84

  • Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. Venu, kiam vi volas.

  • Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177 Sen tiu loko tute mankas eblo.

  • Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.

Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi ĈI-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.M.66 Pli bone: ...ĉian ajn pagon...ian ajn pagon.

Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn fariĝus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraŭ apenaŭ uzata.

Vortfarado «

  • Ajna = “ĉiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus ĉiun/ĉian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu ĉiun ajn nombron.)