PMEG 2023

33.4.3. Rilataj subfrazoj – forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte kunlaboras kun samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo: Tie staras tiu, kiu demandis pri vi hieraŭ. Iafoje oni povas forlasi la TI-vorton: Kiu dormas longe, vivas mallonge.PE.729Tiu, kiu dormas longe, vivas mallonge. Li tuj faris, kion mi volis.FE.31Li tuj faris tion, kion mi volis.

Sed ofte tia forlaso tute ne estas ebla. La baza regulo estas, ke la rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu – kiu, tio – kio, tiel – kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo. Krome oni ne povas ellasi TI-vorton, kiu havas antaŭ si rolvorteton, lasante la rolvorteton sola, ĉar rolvorteto ĉiam bezonas ion, kies frazrolon ĝi montras. Entute estas preferinde neniam forlasi TI-vorton, kiu havas rolvorteton antaŭ si: Marta renkontiĝis [...] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj.M.16 Prefere ne: *Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...*

Por eviti miskomprenojn oni ellasu TI-vorton nur malofte, kaj nur en tiaj okazoj, en kiuj tia forlaso estas kutima. Alie la rezulta frazo povas fariĝi malfacile komprenebla.

Tiu kiu «

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton. Kiu havas forton, havas rajton.PE.517

    Tia ĉi forlaso de TI-vorto estas tre ofta en proverboj kaj similaj okazoj, en kiuj oni deziras uzi tre koncizajn frazojn.
  • Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. Plej bone ridas, kiu laste ridas.PE.242

  • Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas sin...

  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. Mi pagis, al kiu oni devis.M.6 Ĉi tie Zamenhof ellasis TI-vorton, kiu havas rolvorteton. Tio estas nekutima kaj neimitinda.

Oni normale ne ellasas solan tiuntiujn:

  • Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom laŭdis.*

Se tiu staras antaŭ O-vorto kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo:

  • Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. Li ankoraŭ ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo ŝanĝiĝus.

Tio kio «

  • Tio, kio pasis, ne revenos. Kio pasis, ne revenos.PE.73

  • Sorto ofte alsendas tion, kion oni ne atendas. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.PE.554

  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

Tiam kiam «

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

  • Kiam oni estas riĉa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

  • Kiam li estis ĉe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

  • Post tiam, kiam alvenis Karlo, la festo fariĝis vere amuza. Post kiam alvenis Karlo, la festo fariĝis vere amuza.

  • De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ĝis kaj dum estas mem frazenkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam oni normale uzas antaŭ ol.

Tie kie «

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo:

  • Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.PE.273

  • Kie lumo ekzistas, [tie] ankaŭ ombro troviĝas.PE.410

  • Ŝi povis iri [tien], kien ŝi volis.FA1.44

Tia kia «

Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi:

  • Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.Gm.53

  • Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon [tian], kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis.Rt.60

Tiel kiel «

Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel:

  • Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.PE.51

  • Bojas hundido [tiel], kiel ĝi aŭdas de hundoj.PE.691

  • Ĉiu iras [tiel], kiel saĝ’ al li diras.PE.355

Tiom kiom «

Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom:

  • Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.Rt.66

  • Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.L1.168

Se antaŭ tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaŭ la kiom-frazo:

  • Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.Gn.4

  • Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.M.33

En tiaj frazoj oni povas eĉ ellasi kiom, ĉar ol sufiĉas kiel frazenkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies «

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties:

  • Kies ĝi estas, ties ĝi restu.

Tial kial «

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo.

Malsamaj rolmontriloj «

Ellaso de la TI-vorto ĉe tiaj ĉi rilataj subfrazoj normale ne estas ebla, se la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ se unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Tial ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Ĝi estas besto, kian vi timas.* Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.

Ne diru: *Ili loĝas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi venas. Ankaŭ ne uzu: *Li devenas, kien mi iros.* Diru: Li devenas de tie, kien mi iros. Oni ankaŭ ne povas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaŭ tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loĝas.* Diru: Li venas de tie, kie mi loĝas.

Sed en prezentaj esprimoj kiel jen tio, kion ..., jen estas tio, kion ... kaj tio estas tio, kion ... oni iafoje forlasas tio kontraŭe al la ĉi-antaŭa regulo:

  • Jen [tio] kion diris Aĥitofel.Sm2.17

  • Kaj jen estas [tio], kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana.Js.14

  • Tio estas [tio], kion diris al ili ilia patro.Gn.49

Ne forlasu rilatan KI-vorton «

En kelkaj lingvoj oni povas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne estas ebla en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, ŝi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaŭ tiu frazparto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.