PMEG 2023

14.1.1. Tabelvortoj je E

kie en kiu loko
tie en tiu loko
ie en iu loko
ĉie en ĉiu loko
nenie en neniu loko

Kie «

  • Kie estas la libro kaj la krajono?FE.6En kiu loko estas la libro... Demanda kie.

  • Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la tablo.FE.16En kiu loko estas... Demanda kie.

  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.FE.18 Kie en demanda subfrazo.

  • Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.PE.995 Kie en demanda subfrazo.

  • Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135 Rilata kie.

  • Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.PE.399 Rilata kie.

Tie «

  • En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo.FA3.49..., en tiu loko (en la kastelo) troviĝis...

  • La plafono tie estis malalta.M.105La plafono en tiu loko estis malalta.

  • Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.PE.316 Tieĉe ŝtelisto.

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.FE.20...estas en tiu ĉi loko proksime de mi, li tuj... Pri ĉi vidu ĉi-poste.

  • Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.FE.21

  • Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.FE.26

  • Tie kaj tie en la arbaro loĝas homoj. Tie kaj tietie kaj ĉi tie (aŭ simile) = “en kelkaj disaj lokoj”.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.

Ie «

  • Ĉu vi loĝas ie?Ĉu vi loĝas en iu loko?

  • Certe ĝi troviĝas ie ĉi tie, tion mi scias.

Ĉie «

  • Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.PE.536En ĉiu loko estas...

  • Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.PE.308

  • Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron.FA1.144

  • Nun ĉie regis ĝojo.FA1.79

Nenie «

  • Nenie mi havis tian bonan akcepton.Rz.80En neniu loko mi havis...

  • Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.FA1.162

  • Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.PE.1078

Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj «

Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri moviĝon k.s.:

  • Sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas.PE.978...sed de kiu loko...

  • For de tie ĉi!FE.26Iru for...

  • Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie!FA2.37

  • El kie vi estas?FA2.37El kiu loko...

  • Ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri.M.39

  • Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri.BV.77

Direktaj tabelvortoj «

Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finaĵon por montri direkton:

kien al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j)
tien al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j)
ien al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j)
ĉien al ĉiu(j) loko(j), en ĉiu(j) direkto(j)
nenien al neniu(j) loko(j), en neniu(j) direkto(j)
  • Kien vi iras? – Mi iras en la ĝardenon.FE.26

  • Kien vi vin turnos, ĉie malbone.PE.215

  • Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.PE.1024

  • Rigardu tien ĉi.BV.79

  • Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.Gm.58

  • Kiam mi, la sonorilo [...], svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.FA4.69

  • La malvivan korpon li ien trenis for.H.113

  • La infano [...] turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.M.7

  • Mi nenien plu iros hodiaŭ.M.128

Vortfarado «

  • Tiea, ĉi-tieaFE.30, ĉiea k.t.p. = “troviĝanta tie, ĉi tie, ĉie” k.t.p.: Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron.OV.373 Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.Rz.29 La ĉiea pluvo detruis nian vojaĝon.