PMEG 2023

14.1.2. Ĉi

La vorteto ĉi montras proksimecon al la parolanto. Ĉi estas normale uzata kune kun tabelvorto je TI. Ĉi povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la tabelvorto. Ĉi ne povas ricevi finaĵojn.

Simpla TI-vorto ĉiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI-vorto + ĉi montras ion proksiman al la parolanto:

  • tie = en tiu loko tie ĉi, ĉi tie = en tiu ĉi loko proksime de mi

  • tiu domo (for de mi) tiu ĉi domo, ĉi tiu domo (proksima de mi)

  • tio = tiu afero (for de mi) tio ĉi, ĉi tio = tiu ĉi afero

  • tiel = en tiu maniero tiel ĉi, ĉi tiel = en tiu ĉi maniero (kiun mi montras)

Ĉi tiamtiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

Noto: La preciza nuanco de ĉi tiam estas malklara, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Oni povus diskuti, ĉu ĉi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondiĉoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

Oni iafoje uzas ĉi ankaŭ kune kun la tabelvortoj je ĈI. Tiam oni povus diri ke TI-vorto estas subkomprenata:

  • ĉio = ĉiuj aferoj ĉio ĉi, ĉi ĉio = ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ĉio tio ĉi

  • ĉie = en ĉiuj lokoj ĉie ĉi, ĉi ĉie = en ĉiuj tiuj ĉi lokoj, ĉie ĉi tie

Ne konfuzu la vorteton ĉi kun la tabela antaŭparto ĈI. Ili havas tute malsamajn signifojn.

Normale estas egale, ĉu oni metas ĉi antaŭ aŭ post la tabelvorto, sed iafoje la loko de ĉi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie ĉi tiu knabino loĝas*, ĉar estas malklare, ĉu ĉi apartenas al tie aŭ al tiu. Diru ekz. ĉi tie tiu knabino loĝas, aŭ tie tiu ĉi knabino loĝas, depende de la signifo.

Ĉi estas aparta vorto. Ne skribu: *ĉi-tiu*, *tiu-ĉi*, *ĉi-tie*, *tie-ĉi*, *ĉio-ĉi* k.t.p. Skribu: ĉi tiu, tiu ĉi, ĉi tie, tie ĉi, ĉio ĉi k.t.p. Se oni skribus *tiu-ĉi*, *tie-ĉi*, *ĉio-ĉi*, oni devus akcenti: *tiú-ĉi*, *tié-ĉi*, *ĉió-ĉi*, laŭ la akcentoregulo, sed tiel neniu elparolas. Oni do ankaŭ ne skribu tiel. Sed oni povas el tiaj esprimoj fari aliajn kunmetaĵojn, kaj tiam oni ja kunskribu, kaj ofte oni tiam uzas dividostrekon post ĉi.

Teorie oni povus uzi malĉi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas maloftaj.

Memstara ĉi «

Okaze oni uzas ĉi memstare. Tiam plej ofte la vorteto tie estas subkomprenata. Ĉi restas aparta vorto. Tia uzo estas plej ofta en poezio, sed kelkaj provas ĝin ankaŭ en ordinara lingvaĵo:

  • Ĉi ne estas akvo!FA1.150Ĉi tie ne estas akvo!

  • Neniu magazeno ĉi estas!FA1.119Neniu magazeno ĉi tie estas.

Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉitiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:

  • Ĉi libron mi ŝatas.Ĉi tiun libron mi ŝatas.

  • Mi tre admiras ĉi francajn verkistojn.Mi tre admiras tiujn ĉi francajn verkistojn.

En tia uzo ĉi transprenis la rolon de tiu(j), kaj fariĝis mem difinilo.

Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).

Ankaŭ en tiaj ĉi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *ĉi-libro**ĉi-francajn verkistojn*. Tio estus same erara kiel *tiu-libro*, *la-libro*, *tiujn-francajn verkistojn*, *la-francajn verkistojn*.

Ĉi = “ĵus menciita” «

Oni ofte uzas ĉi por montri ĵus menciitan aferon. Temas tiam pri proksimeco en la parolo, ne pri proksimeco al la parolanto:

  • Tiu ĉi opinio estas tute erara.FK.283La opinio, kiun mi ĵus menciis estas...

  • – Vi estas la patro de Karolo de Moor. – De kie vi tion ĉi scias?Rt.46De kie vi scias tion, kion vi ĵus diris?

  • Li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li.Gn.8 Ĉi tiula (ĵus menciita) kolombo.

  • Unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj ĉi tiu rompiĝis.FA2.15 Ĉi tiula (ĵus menciita) florpoto.

Ofte ĉi ne estas vere necesa en tiaj frazoj, sed nur aldonas ian viglan nuancon. Iafoje, kiam oni faras distingon inter du aferoj, estas tamen grave, ĉu oni uzas aŭ ne uzas ĉi. Por la pli ĵuse menciita oni uzu TI-vorton kun ĉi, dum por pli frue menciita afero oni uzu TI-vorton sen ĉi:

  • En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan [filinon] antaŭ ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun ĉi tiu [= la pli maljuna], tiam mi donos al vi ankaŭ tiun [= la pli junan].Gn.29

  • La vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ekflugi returne, li [= la vojkamarado] kaptis ĉi tiun [= la sorĉiston, ne la reĝidinon] je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon.FA1.78

Iafoje oni aldonas la vorton lasta(j) por maksimuma klareco:

  • La virino [...] ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta [= la velkinta frunto, ne la freŝa eksteraĵo], povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton [= kompaton, ne malkonfidon].M.151

Kiam oni uzas lasta(j) oni povas forlasi ĉi: Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj [= la branĉoj, ne la ŝipoj] loĝis najtingalo.FA2.24 Oni povas ankaŭ fari distingon per la unua kaj la lasta aŭ simile.

Nuntempe oni sufiĉe ofte mallongigas la esprimon tiu(j) ĉi lasta(j) al ĉi lasta(j): Mi renkontis Karlon kaj Petron. Ĉi lasta [= Petro] estas malnova amiko de mi. Iafoje oni vidas la skribon ĉi-lasta(j), kiu plej ofte estas erara, ĉar ne temas pri vortkunmetado, sed pri subkompreno de la vorto tiu(j). Tamen ĉi-lasta(j) povas esti senerara, se oni uzas apartan difinilon (la, lia, ilia k.s.), kaj komprenas ĉi-lasta(j) kiel vortigon de la frazeto tie ĉi laste menciita (aŭ simile): La ĉi-lastaj ekzemploj gravas.La tie ĉi laste menciitaj ekzemploj gravas. La ĉi-lasta [afero] estas mia.La tie ĉi laste montrita [afero] estas mia.

Legu ankaŭ pri simila distingo inter tiu kaj persona pronomo.

Ĉi en kunmetitaj vortoj «

Oni ofte faras A-vorton aŭ E-vorton el frazparto, kiu enhavas la vorteton ĉi. Tiam la tuta esprimo fariĝas unu vorto. Normale la TI-vorto malaperas. Por klareco oni kutimas meti dividostrekon post ĉi en tiaj vortoj:

  • ĉi tie ĉi-tieaFE.30: Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado.Rz.29...de la urbo, kiu troviĝas ĉi tie...

  • en tiu ĉi nokto ĉi-nokte

  • sur ĉi tiu flanko ĉi-flanke

  • la somero de tiu ĉi jaro la ĉi-jara somero

  • sub tio ĉi ĉi-sube: Ni donas ĉi-sube la protokolon de la lasta kunsido....poste en tiu ĉi teksto...

  • ĉe la supro de tio ĉi ĉi-supre: La ĉi-supre citita teksto estas de Privat.La teksto citita pli supre...

  • kun tio ĉi ĉi-kuneBonvolu trovi ĉi-kune modestan donacon....kun tiu ĉi sendaĵo...

  • Vi malgranda griza ĉi-landa birdo!FA1.139...birdo de tiu ĉi lando!

Oni povus konservi la TI-vorton: tiu-ĉi-nokte, ĉi-tiu-flanke, tiu-ĉi-jara, k.t.p., sed tiajn vortojn oni normale ne uzas.

Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetaĵojn ankaŭ sen dividostreko: ĉitiea, ĉinokte, ĉiflanke, ĉijara, ĉisube, ĉisupre, tiuĉinokte, ĉitiuflanke, tiuĉijara. Sed preskaŭ neniam oni vidas tian skribon en la praktiko.

Rimarku, ke kunmetaĵoj kun prefikseca ĉi ĉiam havas A-finaĵon aŭ E-finaĵon. O-vortoj kun prefikseca ĉi ne estas eblaj.