PMEG 2023

2.1. Bazaj elparolaj reguloj

En Esperanto ĉiu litero ĉiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni ĉiam povas uzi, sed en la praktiko ĉiu litero varias en sia elparolo.

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj.

Akcento «

En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian laŭtecon, sed akcentata vokalo povas ankaŭ esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.

La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton ĉi tie):

  • táblo, neníam, rapída, taksío, familío, revolvéro, krokodíloj, eskímo, diskútas, métro, metróo, ápud, anstátaŭ, trícent, málpli, ékde, k.t.p.

Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas ilin duonvokaloj.

La finaĵon O oni povas anstataŭigi per apostrofo. Apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksí, familí, revolvér’, metró.

Legu ankaŭ pri kromakcentoj, silaboj kaj silabolimoj, foresto de akcento kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj.

Vokaloj «

Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vasteco kaj laŭ antaŭeco.

Vasteco «

Esperanta vokalo povas esti:

malvasta malgranda malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono (I, U)
mezvasta mezgranda malfermaĵo (E, O)
vasta granda malfermaĵo (A)

Antaŭeco «

Esperanta vokalo povas esti:

antaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas proksima al la dentoj (I, E)
malantaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas malproksima de la dentoj (U, O)

La malantaŭaj vokaloj estas preskaŭ ĉiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.

La kvin vokaloj de Esperanto «

VokaloPriskriboSonsimbolo laŭ IFA
Imalvasta antaŭa [i]
Umalvasta malantaŭa[u]
Emezvasta antaŭa[e]
Omezvasta malantaŭa[o]
Avasta[a]

Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo.

Vokala variado «

En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.

Noto: Bedaŭrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcentata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simíla). Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longiĝas (rezísti). Ankaŭ antaŭ C, Ĉ kaj Ĝ multaj elparolas akcentajn vokalojn mallonge (réĝo).

La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata “senmove”. Oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel “ej”, O ne kiel “oŭ”.

Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel “ij”: mia = “mija”, liuto = “lijuto”, bieno = “bijeno”. Tia elparolo estas malĝusta, kaj oni provu eviti ĝin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ekzistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ĝi tamen povas esti tolerata. Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan “j” kun tre forta frota sono (preskaŭ kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.

Konsonantoj «

Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).

Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konsonantoj.

Maniero «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:

eksplode kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T, G, K)
frote nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)
ekfrote kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)
naze kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)
duonbare baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)
treme pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R)
duonvokale mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, Ŭ)

Loko «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:

lipe la du lipoj kune (B, P, M)
lipdente la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj (V, F)
dente la lango kontraŭ la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ kontraŭ la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)
gingive la lango kontraŭ la gingivo iom pli malantaŭe ol la denta pozicio (Ĵ, Ŝ, Ĝ, Ĉ)
vele la lango kontraŭ la malantaŭa parto de la buŝa plafono, ĉe la tiel nomata velo (G, K, Ĥ)
glote ĉe la voĉkordoj en la gloto – en la gorĝo (H)

Voĉeco «

Esperanta konsonanto povas esti:

voĉa la voĉkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, Ĵ, Ĝ, M, N, L, R)
senvoĉa la voĉkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, Ŝ, Ĥ, H, C, Ĉ)

La 23 konsonantoj de Esperanto «

KonsonantoPriskriboSonsimbolo laŭ IFA
Beksploda lipa voĉa[b]
Peksploda lipa senvoĉa[p]
Deksploda denta voĉa[d]
Teksploda denta senvoĉa[t]
Geksploda vela voĉa[g]
Keksploda vela senvoĉa[k]
Vfrota lipdenta voĉa[v]
Ffrota lipdenta senvoĉa[f]
Zfrota denta voĉa[z]
Sfrota denta senvoĉa[s]
Ĵfrota gingiva voĉa[ʒ]
Ŝfrota gingiva senvoĉa[ʃ]
Ĥfrota vela senvoĉa[x]
Hfrota glota senvoĉa[h]
Cekfrota denta senvoĉa[ts]
Ĝekfrota gingiva voĉa[dʒ]
Ĉekfrota gingiva senvoĉa[tʃ]
Mnaza lipa voĉa[m]
Nnaza denta voĉa[n]
Lduonbara denta voĉa[l]
Rtrema denta voĉa[r]
Jduonvokalo malvasta antaŭa[j]
Ŭduonvokalo malvasta malantaŭa[w]

Konsonanta variado «

Ĉu sono estas voĉa aŭ senvoĉa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj malsimilas nur per la voĉeco, ekz. B – P kaj Ĝ – Ĉ. Por aliaj sonoj la voĉeco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvoĉa, sed ĝi povas fariĝi voĉa sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj (kahelo, kohera k.a.).

Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas voĉigi ĝin: akvo “agvo”, okdek “ogdek”. Kaj inverse, kiam voĉa konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso “suptaso”, absolute “apsolute”. Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas regulaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn. Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoliĝas kiel GZ: ekzemple “egzemple”. Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud “aput”, sed “set”, hund’ “hunt”, naz’ “nas”. Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive “kŭ” kaj “gŭ”: akvo “akŭo”, kvin “kŭin”, gvidi “gŭidi”. Ŭ neniam povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto, kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas principe malĝusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun forta elspiro, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun elspiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas “hele”. Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la L sonas “malhele” (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj malaperas.

N estas denta naza konsonanto. Ĝi kontrastas al la alia naza konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antaŭ gingiva aŭ vela sono, oni emas ŝanĝi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), aŭ velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, ĉar ne ekzistas gingiva aŭ vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono: amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa konsonanto), ekzemple mampremo anstataŭ manpremo.

R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. uvula (kartava) R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ uvula R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuziĝu kun kato, k.t.p.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.

Ekfrotaj konsonantoj «

La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, , centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote). Ankaŭ la maloftegaj KĤ (muzikĥoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (aŭ preskaŭ samlokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli ĉu aparte, ĉu kunece (ekfrote).

Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj *Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.

Duonvokaloj «

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sinsekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.

La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jesies, jamiam, jaia kaj jenien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielomjelo kaj violovjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J. Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel “regjono”. Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juroĵuro, jakoĵako, jetoĵeto, majoromaĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ “naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo, al kiu ĝi tre forte apartenas. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaŭ la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.

Ĥ kaj H «

Ofte oni legas, ke la diferenco inter Ĥ kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaŭ estas senvoĉaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj “elspiroj” eble estas malsamaj, sed ili ne distingiĝas laŭ la spirado. La vera diferenco estas, ke Ĥ estas farata ĉe la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la voĉkordoj. H fakte estas kvazaŭ senvoĉa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ĝin deirante de vokalo, kiun oni poste senvoĉigas. Por lerni Ĥ oni povas deiri de K, kies malfermaĵon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ĝi fariĝas frota sono, Ĥ.

Alternativoj de Ĥ-vortoj «

Ĥ estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ĝi estas tro malfacila, ĉar ĝi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kaŭzo, ke Ĥ estas malfacila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.

De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun Ĥ. K estas la plej proksima sono, ĉar ĝi estas elparolata en la sama loko kiel Ĥ. Tial oni plej ofte anstataŭigas Ĥ per K en la alternativaj vortoj: ĥemiokemio, ĥirurgokirurgo, ĥaosokaoso, meĥanikomekaniko, teĥnikotekniko, k.t.p. Por ĉiu radiko, en kiu Ĥ sekvas tuj post R, ekzistas alternativa formo kun K: arĥeologioarkeologio, arĥitektoarkitekto, monarĥomonarko.

En kelkaj okazoj simpla anstataŭigo per K kreus kolizion kun alia vorto. Tiam oni povas anstataŭigi per alia litero, ekz. Ĉ, aŭ ŝanĝi la vorton en alia maniero: Ĥinoĉino (kino havas alian signifon), ĥiloĉilo (kilo havas alian signifon), ĥolerokolerao (kolero havas alian signifon), ĥorokoruso (koro havas alian signifon).

Ĝenerale ambaŭ vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova Ĥ-formo, kaj la nova vorto sen Ĥ, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la Ĥ-formo plene malaperis el la praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki ĝin. Ekz. ĥino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon ĉino (krom se oni ial volas uzi malnovecan lingvaĵon).

Iuj Ĥ-vortoj ankoraŭ ne havas ĝenerale akceptitan sen-Ĥ-an alternativon. Ekz. eĥo kaj Ĉeĥo.