PMEG 2023

21. Neado

Ne «

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras. Normale ne staras antaŭ la ĉefverbo, kaj se oni neas la ĉefverbon, oni neas la tutan frazon:

  • Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas neata.

  • Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.

  • Al leono ne donu la manon.FE.7

  • Mi ne amas obstinajn homojn.FE.10

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.FE.18

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9 La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj ĝia tuta frazo restas validaj.

Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La neado trafas nur la subfrazan ĉefverbon venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Iafoje okazas, ke neata ĉefverbo estas subkomprenata: Ĉiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne.OV.111 La neado trafas la subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankaŭ respondvorto.

Tabelvortoj je NENI «

Por nei oni povas ankaŭ uzi tabelvortojn je NENI. NENI-vorto sufiĉas por nei la ĉefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, ĝi tamen neas la tutan frazon:

  • La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.FE.22 La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28 Mi ne povas kompreni.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.FE.33 Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La ĉeffraza verbo estis restas pozitiva.

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35 Mi ne prenas multon da pakaĵo.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu.FE.39 La du unuaj ĉefverboj (mortis, mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene neata per neniu.

  • Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas.Rt.117 Ne lumas radio. Ne blovas aereto. Ne vizitas amiko.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.OV.388 Esperanto ne estas ies propraĵo.

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.OV.77 Mi ne povas aprobi ĝin pro ĉia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen duboj pri la nea valoro de nenial.

Apenaŭ «

Ankaŭ la vorteto apenaŭ (= “preskaŭ ne”) kalkuliĝas kiel nea vorto:

  • La okuloj apenaŭ retenis larmojn.M.8La okuloj preskaŭ ne retenis larmojn.

  • Oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si.FA4.173Oni preskaŭ ne povis...

Duobla neado «

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn signifojn:

  • Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

  • Ĝi ne estas nenies propraĵo. Ne estas tiel, ke ĝi estas nenies propraĵo. Ĝi do estas ies propraĵo.

  • Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.FA2.53 Ne estas tiel, ke oni povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.

Frazo ankaŭ povas fariĝi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankaŭ alia NENI-vorto aperas en la frazo:

  • Mi ankoraŭ neniam gajnis nenion.Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. Mi ĉiufoje gajnis almenaŭ ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:

  • Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian.LR.51A Ni ne alportus utilon.

  • Neniam, neniam, neniam li revenos.Rt.35 Li ne revenos. Ne gravas, ĉu estas unu, du, tri aŭ eĉ pli da neniam.

Parta neado «

Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke ĝi neas nur parton de ĝi. La ĉefverbo restas valida. Ne neas ĝuste tion, antaŭ kio ĝi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aŭ eĉ pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.FE.31 Ni ja faris la kontrakton, sed ne skribe.

  • Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 Li ja venis, sed oni ne atendis tion.

  • Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla.FE.41 Iuj kreskaĵoj ja estas manĝeblaj. Komparu kun: Ĉiu kreskaĵo ne estas manĝebla.Neniu kreskaĵo estas manĝebla.

  • Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE.36 Ofte ili ja estas el tolo.

  • Li estas homo ne kredinda.FE.41 Li ja estas homo.

  • Respondo venis ne tuj.M.50 Respondo ja venis, sed post iom da tempo.

  • Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de Via komitato.L2.6 La neado trafas subkomprenatajn vortojn: ...ne akcepti vian decidon. La resto de la frazo estas pozitiva.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31 La devo restas valida, sed ĝi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi, povi kaj voli.

  • En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon.OV.206 La unua ne trafas la ĉefverbon povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon.Ili devas aprobi nian ideon.

  • Ne miksu vin en aferon ne vian!Rz.89...en aferon, kiu ne estas via. La dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la ĉefverbon.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.FE.26 Ne estis personoj tie kun la escepto de li kaj lia fianĉino, kiuj ja estis tie. Krom apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.

NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankaŭ NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kunteksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

  • Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo.L1.68 La decido estas reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj ĉiujn frazpartojn, kiuj rilatas rekte al ĝi.

  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.PE.841Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaŭ kompare kun faro malbona. La ĉefverbo valoras restas pozitiva.

Kiam ne aŭ NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur ene de tiu vorto:

  • Sinjoro, vi estas neĝentila.FE.16 La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de ĝentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas ĝentila.

  • La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.FE.25 La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

  • Bedaŭrinde ili estas ne-esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

  • Neniofarado estas tre dolĉa okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolĉa.

Ankaŭ apenaŭ povas uziĝi por parta neado:

  • Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj.M.159 La nea valoro de apenaŭ rilatas nur al la vorto rimarkebla. La ektremo ja trakuris ŝin.

  • Tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj.M.118

Nek «

Nek signifas “kaj ankaŭ ne”, “kaj ankaŭ nenio“ k.s. Oni uzas nek, se oni jam uzis ne aŭ tabelvorton je NENI, kaj volas nei ankoraŭ ion. Ĝi estas kvazaŭ varianto de kaj, kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

  • Plue atendi mi ne volas nek bezonas.M.29...kaj ankaŭ ne bezonas.

  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.FE.28...kaj ankaŭ ne lian fraton.

  • De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis!FA3.75...kaj ankaŭ nenion trinkis!

  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.PE.247...kaj ankaŭ nenia provo...

Iafoje, precipe en konversacioj, nek signifas simple “ankaŭ ne” (sen “kaj”): Mi ne ŝatas kafon, diris Karlo. Nek mi, diris Petro.... Ankaŭ mi ne (ŝatas kafon), diris Petro.

Nek ankaŭ povas uziĝi kune kun apenaŭ, kvankam tio praktike malofte aperas: Li apenaŭ spiris, nek moviĝis.Li apenaŭ spiris, kaj ankaŭ apenaŭ moviĝis.Li preskaŭ ne spiris, kaj ankaŭ preskaŭ ne moviĝis.

Rimarku, ke nek ne povas signifi “kaj ankaŭ sen”. Ne estas do ebla ekz. *Ni laboradis sen halto nek ripozo.* Oni devas uzi ...sen halto kaj ripozo, ...sen halto kaj sen ripozo...sen halto kaj ankaŭ sen ripozo.

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei, oni uzu kune kun ne. Ne diru: *Mi havas nek unu amikon.* Diru: Mi havas eĉ ne unu amikon. Aŭ: Mi ne havas unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj gepatroj.* Diru: unu spesdekon ne havis liaj gepatroj.FA4.122 Neniu povas ŝin kompreni, eĉ ne ŝia edzo. Tie ne temas pri aldono de plia neo. Ne havus sencon diri ...kaj ankaŭ ne ŝia edzo, ĉar la edzo jam estas neita per neniu. Nek signifas nur “kaj ankaŭ ne”.

Oni ankaŭ povas uzi kombinitan, pluroblan nek.